Dialektoj

Slovakaj dialektoj estas la komunikiloj, kiujn aŭtoktona loĝantaro en la koncernaj dialektaj regionoj uzas en ĉiutagaj komunumaj kaj laboraj rilatoj kun la plej proksima ĉirkaŭaĵo. La slovakaj dialektoj estas ĝis nun heredataj de generacio al generacio per parola tradicio, kvankam ankaŭ ĉi tie okazas (kompare kun pasinteco) la procezo de "niveligo" (egaligo, iompostioma malapero de diferencoj inter dialektoj kaj oficiala lingvo). Oni distingas tri bazajn grupojn de slovakaj dialektoj:

Divido de slovakaj dialektoj laŭ regiono

a) Okcidentslovakiaj dialektoj

La okcidentslovakiajn dialektojn oni parolas en la regiono de Trenčín, Nitra, Trnava, Myjava kaj en aliaj regionoj.

  1. Dialektoj de la supra Trenčín-regiono
  2. Dialekto de la malsupra Trenčín-regiono
  3. Dialekto de la regiono Považie
  4. Dialektoj de la meza regiono Nitra
  5. Dialektoj de la malsupra regiono Nitra
  6. Dialektoj de la regiono Trnava
  7. Transmonta dialekto

b) Mezslovakiaj dialektoj

La mezslovakiajn dialektojn oni parolas en la regionoj Liptov, Orava, Turiec, Tekov, Hont, Novohrad, Gemer kaj Zvolen.

  1. Dialektoj de la regiono Liptov
  2. Dialektoj de la regiono Orava
  3. Dialektoj de la regiono Turiec
  4. Dialektoj de la supra regiono Nitra
  5. Dialektoj de la regiono Zvolen
  6. Dialektoj de la regiono Tekov
  7. Dialektoj de la regiono Hont
  8. Dialektoj de la regiono Novohrad
  9. Dialektoj de la regiono Gemer

c) Orientslovakiaj dialektoj

La orientslovakiajn dialektojn oni parolas en la regionoj Spiš, Šariš, Zemplín kaj Abov.

  1. Dialektoj de la regiono Spiš
  2. Dialektoj de la regiono Abov
  3. Dialektoj de la regiono Šariš
  4. Dialektoj de la regiono Zemplín
  5. Dialekto de sotakoj (etno ĉirkaŭ la urbo Humenné)
  6. La dialektoj Už
  7. Regiono de goralaj dialektoj
  8. Regiono de ukrainaj dialektoj
  9. Regionoj kun diversaj dialektoj
  10. Regiono de hungaraj dialektoj

Jenaj grupoj estas plue dividataj al multaj subdialektoj ("Čo dedina, to reč iná" - ĉiu vilaĝo havas sian propran dialekton), precipe en montaraj regionoj. Ĝuste la montara karaktero de la lando kaŭzis en pasinteco certgradan (parolan) izolecon de loĝantaro kadre de unuopaj distriktoj. Ŝanĝojn kaŭzis ankaŭ ŝanĝo de sociaj tavoloj, migracio de loĝantaro, koloniado, miksiĝo de diversaj dialektotipoj, influo de najbaraj slavaj kaj neslavaj lingvoj, ŝanĝoj en dungiteco de loĝantaro ktp. Laŭ karaktero de dialektoj kaj troviĝo de unuopaj specifaj trajtoj eblas enkalkuli en ĉi tiujn grupojn ankaŭ slovakajn dialektojn en Hungario, Serbio, Kroatio, Rumanio, Bulgario kaj aliaj landoj, kien en pasinteco elmigris grandaj kompaktaj grupoj. Kaze de malgranda nombro de malnovaj skribaj dokumentoj ĝuste slovakaj dialektoj iĝas baza fonto de slovaka historia gramatiko.

Okcidentslovakia dialekto (Lozorno)

Pri geedziĝfesto

Nuž ale, ke com si ho vivoliua, no tak, teda bude že jako svadba. Tak, v Malackách bívali jarmaki, tak sem si k téj svadbje, on sa visuoviu, že ked aj svadba nebude z muzikú, ale nevjesta musí bid ovjenčená. No tag musela sem do tích Malaceg ít a pokúpit si to, co nevjestička potrebuje. Žeňichovi košilu a on zas prsté ki, ja péra do vjenca a paprika a rúžički a fšelico. Poščal mi štiri koruni na papriku, lebo už mi nezbili. A to mi bude vitíkat asi po celí život, že mi poščal štiri koruni na papriku.

Tak teda došua domú, našua si kerá mi uvjeje vjenec, kerá mi šati ušije, kerá mňa teda obleče. A mňeua sem ušetreních z Rakú z repi pjecto korún. Za to sem si robiua tú svadbičku. Nakúpiua, uš cukr, pekar ňeco upékeu. Roďičú sem mňeua v Jabuoňovém, museua sem ít bez žeňícha ich volat. A šecko zestaviua si sama.

Mezslovakia dialekto (Vyšná Boca)

La reĝo Matiaso kaj la ŝafejestro

Prišľi valasi, bača dau každímu robotu. Jeden navariu halušiek a potom si sadli gu večeri. Král museu ťie s ňimi.

Jedli, jedli a ako jedli, Maťiaž viličkou si vzau škvarku o druhího kraja, ďe bača jeu. A bača mu pac po ruki: „U ná si misí každí zo svojho kraja jesť.“ Maťiaž ňidž ňepovedau, ale nahau tak.

Keť potom král prišieu domou na svoj dvor, dau urobiď velkú hosťinu a zavolau i baču. Pekňe ho preobliekli, tag abi hosťia ňeveďeli chto je a keď už mali sadaď za stuol, Maťiaš král ho napomenú: „Vieš, čo si so mnou urobiu, ke com poblúďiu na polovački? Ak ťi to istuo ňeurobíš jednemu mojmu miňistrovi, čo tiež vždi druhímu spod úzd berie, buďeš sťaťí.“

Orientslovakia dialekto (Záhradné)

Rememoroj pri infanaĝo

No tag od maľučka, jak som bula, hej? Ja som rodzena f Sordoku. Virosla som, ta bulo... veľki valal, dvačislovi. Dva čisla buľi. A som bula najkrajša dzifka i najbriča dzifka. Bo vecej ňebulo f calim valaľe. No a potim uš som ta kuščičko začala dzifčic, pochodzila som. Britka som ňebula, šumna som ňebula, no aľe frajira som mohla mac. A hej, no ta uš, ve com dorosla, tag mi bulo ośemnac rokoch som śe vidala do Zahradneho, dakedi to bul Šedikart. No muža som dostala, on bul toten, ňe ťesar, aľe kolar. Koľesar, hej. Mala som potim dzeci...

No a tak som mala jedno, druhe, trece, štvarte, pijate, šeste, śidme, osme, dzevjate. Že som teľo. No kuščičko zme maľi źemoch, aľe to bulo slabo, tagže som muśela tote kravi chovadz na cherbece. Tak som, rano som porodzila a o tidzeň som bula v ľeśe. A tri kilometre som ňesla zajdu na sebe, ze stražu. Taku že mohla mac pejdześat kila. A tri kilometre som ju ňesla do Zahradneho a pul druha tižňa tag bulo dzifčecu. No, to bulo jedno, som śe trapila.