Formo kaj strukturo

La slovaka uzas modifitan latinan alfabeton. Ĉar por kelkaj slovakaj fomenoj mankas en la latina alfabeto taŭgaj literoj, la slovaka alfabeto uzas ankaŭ diakritajn signojn. Molan karakteron de konsonantoj oni markas per moliga signo (ď, ť, ň, ľ, uzata ankaŭ ĉe la konsonantoj ž, š, č, dž), longan elparolon de vokaloj per longiga signo (á, é, í, ý, ó, ú, ý). Vokaloj estas neniam reduktataj, ĉiam ni elparolas ilin en ilia plena formo. Krom vokaloj kaj konsonantoj troviĝas en la slovaka ankaŭ t.n. i-aj diftongoj (ia, ie, iu) kaj unu u-a diftongo (uo, grafike ô), ĉe kiuj estas ilia unua segmento elparolata kiel duonvokalo.

Fonologia specifaĵo de la slovaka lingvo (de oficiala lingvo ankaŭ de mezslovakiaj dialektoj) estas t.n. regulo pri ritma mallongigado, laŭ kiu en la sama vorto kutime ne rajtas du longaj silaboj sekvi unu post la alia (pekný – krásny, nosím – súdim). Jena ritma mallongigado tamen ne estas konsiderata kiel leĝo, sed nur kiel tendenco.

La slovaka havas dinamikan akcenton, kiu troviĝas sur la unua silabo de vorto. Akcento ne estas tre emfazita (ĝi estas malpli forta ol ekz. en la rusa aŭ la pola). En prepoziciaj esprimoj kun unusilabaj prepozicioj estas akcento kutime sur la prepozicioj: na stole.

Kompare kun la rusa, sed ankaŭ kun la ĉeĥa, la slovaka havas pli simplan strukturon de deklinaciaj kaj konjugaciaj paradigmoj. Morfologia sistemo de substantivoj kaj verboj estas tamen malgraŭ unuigaj tendencoj klare dividata. La slovaka lingvo havas ses gramatikajn kazojn (nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, lokativo, instrumentalo). Vokativo estas en la slovaka, kontraste kun la ĉeĥa, ne plu aktive uzata, plej ofte ĝi estas identa kun nominativo. Ĉe substantivoj oni kongrue kun la koncernaj adjektivoj distingas tri gramatikajn genrojn: la viran, inan kaj neŭtran. Ĉe konjugado de verboj oni distingas tri tensojn: preteriton, prezencon kaj futuron. Krom tri modoj (indikativo, kondicionalo, imperativo) oni ĉe la plej multaj verboj distingas du aspektojn: perfektivan (zavolať) kaj imperfektivan (volať). Temas pri tre fleksia lingvo kun kelkaj trajtoj de analizaj lingvoj, en kiuj gramatika funkcio de vortoj estas klare markita per fleksio, do vortordo en frazo estas relative libera kaj povas esti uzita kiel semantika ilo. Kadre de sintaksa tipologio estas la baza konstrukcia skemo en la slovaka lingvo S(subjekt) – V(verbum) – O(objekt). La plej oftaj estas dumembraj frazkonstrukcioj, kiuj havas sian subjekton (agens), sed ofte aperas ankaŭ unumembraj konstrukcioj sen agens (Prší, Zabilo ho v hore, Striaslo ho).

Pasivaj konstrukcioj aperis kaj aperas en slovakaj dialektoj ne tre ofte, en oficiala lingvo kadre de eŭropiigo kreskas nombro de priskribaj kaj refleksivaj formoj de pasivo.