Ĝenerale

La slovaka estas ŝtata lingvo de Slovakio. La slovakan parolas 4.5 milionoj da loĝantoj de Slovakio, pli ol miliono da elmigrintoj en Usono kaj ĉirkaŭ 300 mil en Ĉeĥio. Malpli grandaj minoritatoj troviĝas ankaŭ en Hungario, Rumanio, Serbio, Kroatio, Bulgario, Pollando, Francio, Germanio, Belgio, Aŭstrio, Norvegio, Danio, Finnlando, Svedio, Italio, Svislando, Nederlando, Cipro, Rusio, Ukrainio, Kirgizio, Israelo, Kanado, Respubliko de Sud-Afriko, Argentino, Brazilo, Urugvajo, Aŭstralio, Novzelando, Britio kaj kelkaj aliaj landoj. La slovaka estas konata kiel "Esperanto" de slavaj lingvoj, oni konsideras ĝin la plej komprenebla ankaŭ por parolantoj de aliaj slavaj lingvoj.

Kvankam la slovaka pli longan tempon evoluis en aliaj cirkonstancoj kompare kun la ĉeĥa (Slovakio iĝis jam ekde la 11-a jarcento parto de Hungara reĝlando), jenaj du lingvoj daŭre estas tre similaj unu al la alia. Kelkaj specifaj trajtoj de la slovaka (la formoj lakeť, Česi, la finaĵo -m en la unua persono de singularo ks.) tamen kongruas kun sudslavaj lingvoj. Pro tio slavistiko antaŭe nomis ilin sudslavismoj en (meza) slovaka lingvo, kio ne estis tute ĝusta. Kelkaj ne tre gravaj trajtoj estas komunaj kun la pola lingvo (ekz. la prefikso pre- anstataŭ la ĉeĥa pro-, konservo de la konsonanto dz, eventuale ankaŭ kelkaj vortoj: teraz, pivnica). Aliaj trajtoj proksimigas la slovakan al orientslavaj lingvoj. Ankaŭ pro tio oni rajtas paroli pri "meza" pozicio de la slovaka kadre de slavaj lingvoj.

Anton Bernolák
Ľudovít Štúr

La slovaka apartenas - kadre de hindeŭropa lingvofamilio - kune kun la pola, la ĉeĥa, la malsupra kaj la supra sorabaj lingvoj al okcidenta branĉo de slavaj lingvoj. Lingvaj, historiaj kaj arkeologiaj faktoj montras, ke la slovaka evoluis rekte el la praslava lingvo (ne tra la stadio de praĉeĥoslovaka). La praslava bazo de la slovaka finformiĝis en la areo inter Karpatoj, Danubo kaj la malsupra Moravio, nome en kontakto kun okcidentslava areo okcidente de ĉi tiu spaco kaj kun orientslava areo norde kaj nordoriente. En ĉi tiun areon alvenis de sudoriento slavoj, antaŭuloj de hodiaŭaj slovakoj, en la 6-a jarcento. Kiel bazon de la slovaka eblas konsideri rekonstruitan lingvon de grandmoravia etniko. Ĉi tiu lingvo estis dividita al dialektoj kaj reprezentita per sia kultura formo. La plej ŝtorman evoluon travivis la slovaka ekde la 10-a ĝis la 12-a jarcento; ekde la 13-a ĝis la 15-a jarcento la lingvo precipe stabiliĝis. Inter la 16-a kaj la 18-a jarcentoj estis en la regiono de Slovakio uzata la ĉeĥa kiel kultura lingvo, sed ankaŭ estis uzataj kelkaj tipoj de kultura slovaka lingvo: kultura okcident-, mez- kaj orientslovaka lingvo. Fine de la 18-a jarcento ekaperas provoj formi oficialan slovakan lingvon. Anton Bernolák fine de la 18-a jarcento utiligis kiel bazon por sia normigo la kulturan okcidenslovakan lingvon, tamen konsekvence de ŝanĝiĝintaj sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj li ne akiris sufiĉe grandan sukceson. Ľudovít Štúr eliras el mezslovaka bazo, lia ideo tre frue enradikiĝis kaj post kelkaj redaktoj (Martin Hattala, Michal Miloslav Hodža) ĝi funkcias ĝis hodiaŭ. La evoluon de oficiala slovaka lingvo ni povas dividi al la epoko de Bernolák (1787 – 1845), la epoko de Štúr (1846 – 1852), la reforma epoko (1852 – 1863), la epoko de Matica slovenská kaj Martin (1863 – 1918), la intermilita epoko (1918 – 1940) kaj la nuntempa epoko (ekde la 2-a mondmilito).