Ĝenerale

Slovaka respubliko estas ŝtato en meza Eŭropo. Ĝi ekestis la 1-an de januaro 1993 post dividiĝo de Ĉeĥo-Slovakio. Konstitucio de Slovaka respubliko estis subskribita la 3-an de septembro 1992 en Kavalira salono en Bratislava-burgo. Slovakio najbaras kun Ĉeĥio, Aŭstrio, Hungario, Ukrainio kaj Pollando. Ekde la 1-a de majo 2004 Slovakio estas membro de Eŭropa unio, ekde la 21-a de decembro 2007 membro de Schengen-traktato kaj ekde la 1-a de januaro 2009 membro de eŭrozono.

Bazaj informoj

Nomo en la slovaka Slovenská republika (longa formo), Slovensko (mallonga formo)
Ĉefurbo Bratislava
La plej granda urbo Bratislava (laŭ nombro de loĝantoj)
Ŝtata lingvo la slovaka
Ŝtata reĝimo respubliko
Politika sistemo parlamenta demokratio
Dato de ekesto de respubliko la 1-a de januaro 1993
Prezidento Zuzana Čaputová
Ĉefministro Peter Pellegrini
Areo 49 035 km2
Nombro de loĝantoj 5 429 763 (stato je 30.06.2010)
Loĝdenso 109/km2
Nacieca konsisto de loĝantaro la slovaka nacieco (85,8 %), hungara (9,7 %), romaa (1,7 %), ĉeĥa (0,8 %), rutena, ukraina, rusa, germana, pola kaj aliaj (2 %)
Religio romkatolika (68,9 %), protestanta (6,9 %), grekkatolika (4,1 %), reformita katolika (2 %), malpli grandaj eklezioj (1,95%), neregistritaj eklezioj (0,14%), senkonfesia (13,0%), nekonata (3%)
Valuto eŭro (€, EUR), ĝis la 31-a de decembro 2008 slovaka krono (Sk, SKK)
Horzono CET (UTC+1)
Somera tempo CEST (UTC+2)
Internacia kodo SVK / SK
Internacia evidencsigno SK
Interreta domajno .sk, .eu (kune kun aliajmembroj de Eŭropa unio)
Telefona antaŭkodo 421
Membro de internaciaj organizoj EU, NATO, UN, Unesko, OEKE, OSKE, CERN, MOS, INTERPOL k. a.

Ŝtataj simboloj

Ŝtata flago
Ŝtata blazono
Ŝtata sigelo

Ŝtata himno

Nad Tatrou sa blýska

Nad Tatrou sa blýska,
hromy divo bijú.
Zastavme ich, bratia,
veď sa ony stratia,
Slováci ožijú.

To Slovensko naše
posiaľ tvrdo spalo.
Ale blesky hromu
vzbudzujú ho k tomu,
aby sa prebralo.

Traduko de slovakia himno troveblas ĉe Vikipedio (en unuopaj lingvaj versioj de la artikolo Nad Tatrou sa blýska).

Muziknotojn kaj sondosierojn (kantitan ankaŭ instrumentan versiojn) vi trovas ĉi tie.

Administra divido

Ok regionoj kiuj ankaŭ estas pli altaj teritoriaj unuoj:

  1. regiono Bratislavo
  2. regiono Trnava
  3. regiono Nitra
  4. regiono Trenčín
  5. regiono Žilina
  6. regiono Banská Bystrica
  7. regiono Prešov
  8. regiono Košice
  • 79 distriktoj;
  • 138 urboj;
  • 2933 municipoj.

Fonto: http://sk.wikipedia.org, http://www.government.gov.sk.