La difina kaj nedifina artikoloj

La slovaka ne havas artikolon; nek difina, nek nedifina artikolo ekzistas en ĝi. Tamen, se necesas, en funkcio de difina artikolo ni povas uzi la montrajn pronomojn ten, tá, to. Kiel nedifinan artikolon eblas uzi la nedifinajn pronomojn nejaký, nejaká, nejaké.

Vira genro To je nejaký muž. Ten muž je vysoký. Tio estas iu viro. La viro estas alta.
Ina genro To je nejaká kniha. kniha je veľmi dobrá. Tio estas iu libro. La libro estas tre bona.
Neŭtra genro To je nejaké auto. To auto je nové. Tio estas iu aŭto. La aŭto estas nova.