Ĝenerale

La slovaka apartenas al slavaj lingvoj, kaj slavaj lingvoj riĉas je fleksieblaj vortoj (unu vorto povas havi pli da formoj, kiuj diferencas je la finaĵoj).

En la slovaka vortoj estas dividataj al dek vortgrupoj:

Fleksieblaj

  1. substantivo (lat. nomen substantivum)
  2. adjektivo (lat. nomen adjectivum)
  3. pronomo (lat. pronomen)
  4. numeralo (lat. numerale)
  5. verbo (lat. verbum)

Nefleksieblaj

  1. adverbo (lat. adverbium)
  2. prepozicio (lat. praepositio)
  3. konjunkcio (lat. conjunctio)
  4. vorteto (lat. particula)
  5. interjekcio (lat. interjectio)

Substantivojn, adjektivojn, pronomojn kaj numeralojn ni deklinacias, verbojn - konjugacias. Kelkajn adjektivojn kaj adverbojn ni povas komparadi (eĉ se adverboj estas konsiderataj nefleksieblaj vortoj).