Kunflua prononco

En ĉiutaga natura lingvo sonoj kaj vortoj ne estas prononcataj aparte. La prononco iĝas kontinua, kunflua. Pro tio aperas kelkaj prononcŝanĝoj.

  • En la vorto: Odkiaľ ste? /otkiaľ sťe/
  • Inter apartaj vortoj: Som tu s mojou rodinou. /som tu z mojou roďinou/

Voĉaj konsonantoj povas iĝi senvoĉaj kaj inverse. Parolanto ofte eĉ ne rimarkas tiujn ĉi ŝanĝojn. En flua parolo la ŝanĝoj aperas pli malpli aŭtomate.