Privateco

Bonvenon ĉe slovake.eu kaj elkoran dankon pro la uza de nia retpaĝo! Por ni tre gravas la protekto de viaj personaj informoj. Tial ni volas informi vin ĉi tie pri la kolekto, pritrakto kaj uzo de personrilataj informoj rilate al la uzo de nia paĝo.

Viajn personajn informojn ni traktas konfidence, atentante pri la validaj datumprotektaj reguloj de la federacia leĝo pri datumprotektado (Bundesdatenschutzgesetz, BDSG, Germanujo). Ni nek publikigas ilin, nek donas tiujn al aliuloj.

Ni atentigas, ke ĉe la datentrafiko en la interreto (ekz. ĉe la komunikado per retpoŝto) ekzistas sekurectruoj. Pro tio ne eblas protekti la datenojn centprocente kontraŭ aliuloj.

La kontaktinformoj, kiuj estas publikigitaj kadre de la kolofona devo ne rajtas esti uzitaj de aliuloj por sendi nepetitajn informmaterialojn aŭ propagandon. Kaze de nepetita sendo de propagando, ni rezervas al ni la rajton je juraj paŝoj.

1. De ni akirataj informoj

1.1. Personrilataj datumoj

Kelkajn el niaj servoj vi senprobleme povas uzi sen registriĝo ĉe la retpaĝo. Por povi uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝo vi povas krei propran konton.

Por funkciigi niajn servojn ni devas ĉe via registriĝo akiri certajn personrilatajn informojn kiel registriĝdatumojn kaj perlabori tiujn. Temas speciale pri la sekvaj datumoj:

  • Uzantnomo
  • Retpoŝtadreso
  • Pasvorto

Via retpoŝtadreso kaj via pasvorto neniel kaj neniam estas videblaj por aliaj uzantoj. Ni ne donos tiujn datumojn al aliuloj, nek plutransigos ilin al aliuoj alimaniere.

La sekvaj registriĝdatumoj de la uzantoj ĉiam kaj sen limigo estas videblaj al aliaj registriĝintaj uzantoj:

  • Uzantnomo
  • Dato de la registriĝo ĉe la retpaĝo
  • Dato de la lasta ensaluto
  • Lingvo de la uzanto

Eventuale estas konservataj ankaŭ kelkaj aliaj informoj pri vi, ekz. kiam vi enmetas en vian personan profilon aldonajn datumojn, aŭ kiam vi komunikas kun administrantoj de la retpaĝo. Indiko de tiuj ĉi datumoj estas nedeviga.

La sekvaj personaj datumoj estos videblaj por aliaj uzantoj, se vi enmetas tiujn al via persona profilo, aldone al la devige enmetendaj informoj:

  • Nomo
  • Naskiĝdato
  • Sekso
  • Lando
  • Informoj pri mi
  • Foto
  • Ligiloj al profiloj en sociaj retejoj

Ĉe https://slovake.eu/user/settings vi povas iam ajn malaktivigi la publikigon de tiuj ĉi aldonaj informoj.

La retpaĝo enhavas diversajn lernmaterialojn, kursojn, ekzercojn, vortlistojn, ekzamenojn k. a.. Sur la servilo de la retpaĝo ni kolektas kaj savas informojn pri la lingva progreso de la registritaj uzantoj, ekz. pri la lernitaj lecionoj, vortoj, ekzamenoj ktp. Kaŭzo de la kolekto de la informoj estas helpi al la uzantoj lerni la germanan lingvon, ekz. montri la lernmaterialojn en taŭga sinsekvo, doni konsilojn kiel daŭrigi la lernadon aŭ montri la lingvan progreson de la uzantoj en la retpaĝo. Kelkaj el tiuj informoj ankaŭ estos videblaj por aliaj uzantoj, ekz. montrante la kolektitajn poentojn.

Kiel registrita uzanto vi povas sendi mesaĝojn al aliaj uzantoj. La privataj mesaĝoj, kiuj estos konservitaj sur la servilo de la retpaĝo neniel estos sciigotaj al aliaj uzantoj. La mesaĝoj aŭtomate estos forigitaj kaze ke uzanto forigas ilin de sia poŝtfako. Publikaj mesaĝoj en diskutforumoj estos konservitaj daŭre, se ili ne estos forigitaj de la uzantoj, kiuj ilin enmetis aŭ de la retadministrantoj. La informoj ankaŭ estos konservitaj, se uzanto malaliĝas de la servo. Aliaj uzantoj povas rimarki, ke vi partoprenas en la diskutoj en la forumoj.

Ni sendas al uzantoj retpoŝtmesaĝojn pro diversaj kaŭzoj, ekz. registrokonfirmojn, informojn pri nove ricevitaj mesaĝoj ktp. Mesaĝoj senditaj de la kunlaborantoj de la retpaĝo estas savitaj. Retpoŝtmesaĝoj, kiuj povas esti rigardataj kiel negoc-leteroj ne estos forigitaj dum la leĝe difinita tempo. La sistemo de la retpaĝo krome savas tiujn retpoŝtadresojn, kie mesaĝo ne povis esti transdonita sukcese, por peti la aktualigon de la retpoŝtadreso. Mesaĝoj senditaj al uzantoj krome enhavas grafikaĵon, kiuj permesas kontroli, ĉu la uzanto malfermis la mesaĝon. Tio okazas tute anonime kaj sendepende de persono aŭ uzanto. La samo validas, se vi klakas al ligilo en retpoŝtmesaĝo de slovake.eu. Ĉe niaj mesaĝoj ankaŭ povas temi pri informoj pri niaj servoj (novaĵletero). Vi en iu ajn momento povas revoki vian permeson uzi vian retpoŝtadreson por la ricevo de la novaĵletero ĉe https://slovake.eu/user/settings. Ĉiu novaĵletero enhavos klaran ligilon, pere de kiu vi povas malaboni la novaĵleteron.

Protokolinformoj

Ĉe vizito de nia retpaĝo aŭ ekuzo de iu dosiero, nia retservilo kolektas protokolinformojn (ekz. krozilo, dato kaj tempo de la uzo). Ne temas pri personrilataj informoj. Tio signifas, ke ni ne havos la eblecon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

Ĉiujn informojn ni nur uzos pro statistikaj kaŭzoj kaj por rimarki erarajn ligilojn aŭ programerarojn. Ne okazos pludono de la informoj al aliuloj. Ni ne ligos tiujn informojn kun aliaj informoj. Krome ni regule forigos la informojn ene de unu semajno post la statistika prilaboro.

Kuketoj

Kuketoj estas programetoj, kiujn instalas la retpaĝo pere de la krozilo en la komputilo de uzanto. kun la celo doni al la servilo la informojn de la uzanto je pli posta momento.

Nia retpaĝo uzas du diversajn specojn da kuketoj:

  • Tempkuketoj: Por faciligi la krozadon en la retpaĝo sesio-kuketoj estas uzataj. Tiuj kuketoj konservas hazarde kreitan identigan numeron, tiel nomatan sesio-ID. Tempkuketoj aŭtomate kadukiĝas post la fino de la sesio.
  • Daŭraj kuketoj: Ili ebligas konservi uzantnomon kaj pasvorton en kodigita formo loke sur via komputilo. Per la funkcio "Resti ensalutinta" vi povas konservi tiun kuketon daŭre por ebligi aŭtomatigitan ensalutadon. Tiu kuketo kadukiĝas aŭtomate post 30 tagoj; sed oni povas forigi ĝin ankaŭ pere de normala elsalutado.

Kaj pere de la sesio-kuketoj kaj daŭraj kuketoj krome konserviĝas la agordoj de la uzanto, kiel ekz lingvoelekto aŭ agordoj pri lingvorekono kaj uzanto. Tio okazas por faciligi la uzadon de la retpaĝo.

Vi povas malŝalti la uzon de kuketoj aŭ por nia retpaĝo aŭ ĝenerale por ĉiuj retpaĝoj. Tion vi povas fari ĉe la agordoj de via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helppaĝoj de la diversaj kroziloj. Ĉe malaktivigo de kuketoj vi tamen ne plu povas uzi kelkajn funkciojn, kiel ekz. la aŭtomatan ensalutadon ĉe la retpaĝo.

"Google Analytics"

Tiu retpaĝo uzas "Google Analytics". Temas pri retanalizilo de la entrepreno Google Inc (1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, USA; "Google"). "Google Analytics uzas kuketojn, do programetojn, kiuj estas konservitaj sur via komputilo por analizi vian uzon de la retpaĝo.

La kreitaj informoj de la kuketoj pri via uzo de la retpaĝo ĝenerale estas senditaj al servilo de "Google" en Usono, kie ili konserviĝas. Ĉar ni aktivigis "IP-anonimigilon" via IP-Adreso ĉe Google aperas nekomplete en la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia-Regiono.

Nur escepte oni sendas la kompletan IP-adreson al servilo de Google en Usono kaj nur tie mallongigas ĝin. Laŭ nia peto Google uzos tiujn informojn por analizi la uzon de la retpaĝo kaj krei por ni raportojn pri la retpaĝaktivecoj aŭ pri aliaj servoj, kiuj estas ligitaj al la uzo de la retpaĝo. Kadre de "Google Analytics", pere de via krozilo senditaj IP-adresoj ne estos ligitaj al aliaj datenoj de Google.

Vi povas eviti la konservadon de kuketoj pere de agordoj de via krozilo; ni tamen avertas vin, ke en tiu kazo vi ne plene povos uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝo. Krome vi povas eviti la registron, uzon kaj prilaboradon de viaj informoj (inkluzive de via IP-adreso) pere de kuketoj de Google, se vi ĉe la sekva ligilo: http://tools.google.com/dlpage/gaoptout?hl=de elŝutas programeton por via krozilo kaj instalas ĝin.

Google AdSense

La retpaügo uzas Google AdSense, servo por publikigo de reklamanoncetoj de "Google Inc." (1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, USA; "Google"). Ankaŭ Google AdSense uzas kuketojn, kiujn ĝi konservas sur via komputilo por ebligi analizon de uzantoj. Krome AdSense ankaŭ uzas nevideblajn grafikaĵojn, per kies helpo eblas registri pliajn informojn pri la vizitanttrafiko. Kaj la kuketoj kaj la grafikaĵoj estas konservitaj sur Google-servilo en Usono por uzi ilin por analizo de la uzantkutimoj. Krome ankaŭ kontraktpartneroj de Google povas transpreni la analizon de datenoj kaj tiel ankaŭ viajn datenojn. Google tamen ne ligas vian IP-adreson al aliaj pri vi konservitaj datenoj.

Pere de via krozilo vi povas eviti la konservadon de kuketoj. Tamen tio povas malfunkciigi partojn de la retpaĝo. Uzante la retpaĝon vi deklaras vian permeson pri la prilaborado de la de vi registritaj datenoj fare de Googel laŭ la priskribita maniero kaj por la priskribita kaŭzo.

Uzo de sociaj retejoj

Deklaro pri privateco por la uzantoj de Facebook

En tiu retpaĝo estas integritaj kromprogramoj de la socia retejo Facebook (1601 South California Avenue, Palo Alto, CA 94304, USA), kiun vi rekonas en la retpaĝo pere de la Facebook-logoo aŭ la butono "Mi ŝatas", aŭ "Plaĉas al mi". Superrigardon de ĉiuj Facebook-kromprogramoj vi trovas ĉe la sekva Facebook-paĝo: http://developers.facebook.com/docs/plugins/.

Dum la vizito de la retpaĝo pere de kromprogramo via krozilo estas rekte konektita kun la Facebook-servilo. Tiel Facebook ricevas la informon, ke vi vizitis nian paĝon pere de via IP-numero. Se vi en tiu kazo estas ensalutinta ĉe Facebook kaj klakas al "Mi ŝatas" aŭ la "Dividi"-butonon de de Facebook vi ligas la enhavon de nia paĝo al via Facebook-profilo, tiel Facebook povas ligi la viziton de nia paĝo kun via uzantkonto. Ni atentigas, ke ni ne konas la enhavon de interŝanĝataj datenoj kaj ĝian uzon fare de Facebook. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la Deklaro pri privateco de Facebook: http://www.facebook.com/about/privacy/.

Se vi ne deziras, ke Facebook ligas la viziton de niaj paĝoj al via Facebook-uzantkonto, bv. elsaluti antaŭe el via Facebook-uzantkonto.

Deklaro pri privateco por la uzantoj de Twitter

En tiu retpaĝo estas integritaj kromprogramoj de la servo Twitter, kiun ofertas Twitter Inc. (1355 Market St, Suite 900, San Francisco, CA 94103, USA). Uzante Twitter kaj speciale ties funkcion "Re-Tweet" oni ligas la retpaĝon kun via Twitter-konto. Tiun ligon oni ankaŭ konigas al aliaj uzantoj. Tiel ankaŭ datenoj estas transdonitaj al Twitter. Ni atentigas, ke ni ne konas la enhavon de la transdonitaj datenoj kaj ĝian uzon fare de Twitter. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la Deklaro pri privateco de Twitter.

Ĉe Twitter vi povas ŝanĝi la privatecagordojn ĉe http://twitter.com/account/settings.

Deklaro pri privateco por la uzantoj de Google +

Uzante la Google +1 butonon, vi povas publikigi informon tutmonde. Pere de la Google +1-butono, vi kaj aliaj uzantoj ricevos personigitajn enhavojn de Google aŭ partneroj de Google. Google konservas kaj la informojn, kiujn vi donis por enhavo +1 kaj la informojn pri la paĝo, kiun vi rigardis ĉe la klako sur +1. Viaj +1 povas esti montritaj en Google-servoj, kiel ekzemple serĉrezultoj, en via Google-profilo, sur aliaj lokoj en retpaĝoj aŭ reklamoj en la interreto kune kun via profilnomo kaj via foto. Google konservas la informojn pri viaj +1-aktivaĵoj, por plibonigi la Google-servojn por vi aŭ por aliaj. Por uzi la +1-butonnon, vi bezonas tutmonde videblan, publikan Google-profilon, kiu devas enhavi minimume la de vi elektitan profilnomon. Tiu nomo estas uzata en ĉiuj Google-servoj. En kelkaj kazoj tiu nomo ankaŭ povas anstataŭigi alian nomon, kiun vi uzis ĉe la divido de enhavoj pere de via Google-konto. La identeco de via Google-profilo povas esti montrita al uzantoj, kiuj konas vian retpoŝtadreson aŭ kiuj havas aliajn identigajn informojn pri vi.

Apud la supre klarigitaj uzceloj la de vi donitaj informoj povas esti uzitaj laŭ la validaj Google-kondiĉoj pri privateco. Google eble publikigas resumitajn statistikojn pri la +1-aktivaĵoj de la uzantoj kaj pludonas ilin al uzantoj kaj partneroj, kiel ekzemple reklamistoj, publikigistoj kaj ligitaj retpaĝoj.

Neplenaĝuloj

La retpaĝo ĉefe celas personojn, kiuj jam fariĝis 18-jaraj. La uzo de la retpaĝo de neplenaĝuloj nur eblas kun la permeso de la edukrajtaj personoj. Se ne ekzistas tia permeso ni rezervas al ni la rajton forigi ĉiujn informojn de neplenaĝaj uzantoj. Gepatroj kaj zorgantoj estas respondecaj pri la protekto de la privateco de la infanoj.

Infomo, korekto, baro aŭ forigo de datenoj

Informoj pri la konservitaj datenoj

Kiel uzanto de la retpaĝo vi havas la rajton, senkoste peti informojn pri la personaj informoj, kiujn ni konservis pri vi. En tiu kazo bv. sendi retpoŝtan mesaĝon al info@slovake.eu. Ke ni povu doni al vi tiun informon ni bezonas la sekvajn informojn por scii pri via personeco: uzantnomo, antaŭ- kaj familia nomo, eventuale naskiĝnomo, retpoŝtadreso kaj naskiĝdato.

Korektigo dela informoj.

Kiel uzanto de la retpaĝo vi iam ajn havas la rajton korekti la neĝustajn informojn, kiujn ni konservis pri via sur la servilo. La plej facila ebleco por fari tion estas ŝanĝi la proprajn informojn mem. La personajn informojn vi povas prilabori ĉe https://slovake.eu/user/settings.

Baro aŭ forigo de datenoj

Por forigi viajn uzantinformojn, ni bezonas de vi la sekvajn informojn por havi la eblecon identigi vin: uzantnomo, antaŭ- kaj familia nomoj, eventuale naskiĝnomo, retpoŝtadreso kaj naskiĝdato. Bv. sendi al ni retpoŝtmesaĝon al la sekva retpoŝtadreso: info@slovake.eu. En la kazo, ke ni ne rajtas forigi la informojn pro leĝaj, kontraktaj, komercaj aŭ impostaj konservodevoj, ni anstataŭ la forigo de la infomoj, baros ilin.

Ŝanĝoj

Povas esti, ke ni devas kelkfoje en la onteco ŝanĝi la deklaron pri privateco, sed en tiu kazo viaj rajtoj, kiujn ni garantias en ĝi ne estos limigitaj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni publikigos en nia paĝo. Se okazas esencaj ŝanĝoj de la deklaro pri privateco, ni informos la uzantojn pri tio (inkluzive de konatigo pere de retpoŝtmesaĝo en speciale gravaj kazoj).

Valideco de la germanlingva versio

Ni atentigas, ke kaze de duboj validas la germanlingva versio de la deklaro pri privateco.

Kontakto

Por ni ege gravas la fido de niaj uzantoj. Pro tio ni ĉiam respondos demandojn rilate al la prilaboro de viaj personrilataj informoj. Se vi havas demandojn, kiujn ne respondi tiu deklaro pri privateco aŭ se vi volus havi pliajn informojn pri iuj punktoj, bv. turni vin al la sekva kontaktadreso: info@slovake.eu.

Laste aktualigita: 2015-novembro-01