Slovakoj eksterlande

Nuntempe vivas en la mondo preskaŭ 2,8 milionoj da eksterlandaj slovakoj. La leĝo pri la slovakoj vivantaj eksterlande estis akceptita en 2005. Ĝi pritraktas statuson de la eksterlanda slovako, liajn/ŝiajn rajtojn kaj devojn en teritorio de Slovaka respubliko, same ankaŭ la procedon, kiel oni akiras staton de eksterlanda slovako, kaj agadon de centraj organoj de ŝtata administrado rilate al eksterlandaj slovakoj. Eksterlanda slovako estas la persono, kiu ne estas ŝtata civitano de Slovaka respubliko, sed kiu havas slovakan naciecon aŭ slovakan etnan devenon kaj slovakan kultur-lingvan konscion. La slovaka kultur-lingva konscio signifas almenaŭ pasivan konon de la slovaka, kune kun baza orientiĝo en slovakaj kulturaj realaĵoj, aŭ aktivan esprimon de konfeso al slovaka etna komunumo. En unuopaj landoj estas nombroj de slovakoj nur supozataj, tial la datumoj signife diferenciĝas unu de la alia.

La statuson de nacieca minoritato, enkondukitan en leĝoj, havas nur la slovakoj vivantaj en landoj de meza kaj sudorienta Eŭropo. Plejparte temas pri minoritatoj kun profundaj kulturaj tradicioj, propra nacieca inteligentularo kaj riĉa komunuma vivo. La slovakoj vivantaj en okcidenta Eŭropo kaj transmaraj landoj ne havas tian statuson de minoritato laŭ leĝoj de la koncernaj landoj.

La slovakojn vivantajn eksterlande eblas dividi al du grupoj:

  • la slovakoj, kiuj foriris eksterlanden rezulte de politikaj ŝanĝoj ĉefe post pereo de hungaria ŝtato en 1918 kaj en kazo de Rutenio en 1945, kaj iliaj posteuloj. En tiu tempo granda nombro de slovakoj (kaj origina loĝantaro, kaj la homoj, kiuj eksetlis ĉi tie post fino de turkaj militoj) foriris en teritorion de hodiaŭaj Hungario, Serbio, Kroatio, Rumanio, Ukrainio kaj Pollando. Ĉefe en Hungario devis slovakoj defii rigoran asimiladon, tial el la supozataj kelkcent mil slovakoj post la dua mondmilito montras hodiaŭaj hungariaj statistikoj nur 10 450 (en 1990), kaj supozata stato estas ĉ. 110 000.
  • la slovakoj, kiuj elmigris eksterlanden ĉefe ekde la dua duono de la 19-a jarcento (el Hungara reĝlando), post la unua mondmilito (el ČSR) kaj post la dua mondmilito, precipe post la jaro 1948, sed ankaŭ pli poste ĝis nuntempo.

Plej multe da eksterlandaj slovakoj vivas en Usono - 1 200 000 (laŭ statistiko el 1990 estas la nombro 1 882 915). En Kanado oni supozas la nombron 100 000 (laŭ statistiko el 1991 estas la nombro 29 350. La diferencon kaŭzis diversaj kalkulmetodoj en Usono kaj en Kanado). Supozata nombro de slovakoj en Suda Ameriko estas 50 000 (ĉefe en Argentino, Brazilo, Urugvajo kaj Venezuelo), en Aŭstralio kaj Nov-Zelando 12 000, en Germanio 25 000, en Aŭstrio 25 000 kaj en Francio 13 000, en Britio ĉirkaŭ 90 000. En aliaj landoj temas kutime pri kelkaj centoj da slovakoj.

En multaj landoj scipovas la slovakan nur la origina almigrinta generacio (Argentino kaj aliaj landoj de Suda Ameriko, Aŭstralio, Svislando), kaj iliaj posteuloj jam komunikas en la lingvo de la koncerna ŝtato. En Usono parolas la slovakan ankaŭ sekvaj generacioj, ilian formon tamen kreas originaj slovakaj dialektoj. Multo dependas de edukado de la minoritatoj.

Ekz. en Rumanio (kontraste al ekz. Hungario, Pollando ks.) slovakaj lernejoj tre pozitive kaj regenerige influas la slovakan. Pozitivan rolon en konservado de la slovaka ludas ankaŭ tio, ke posteuloj de la elmigrintoj partoprenas la Someran Studadon de la Slovakaj Lingvo kaj Kulturo en Bratislava, kiun por eksterlandaj interesiĝantoj jam dum 40 jaroj organizas Studia Academica Slovaca - centro por la slovaka kiel fremda lingvo.

Malaltigitan nombron de slovakaj infanoj en Ĉeĥio kaŭzis la fakto, ke 95,5% el 52 000 miksitaj edzecoj vivantaj en Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon, slovakan nur 4,2%.

Retaj portaloj de slovakoj kiuj loĝas eksterlande