Kulturo

Slovaka folkloro

Folkloro estas unu el la plej grandaj fierecoj de Slovakio. Ĉiu regiono, grandurbo aŭ municipo havas specifan karakteron kaj folkloron - kostumojn, muzikon, kantojn, arkitekturon, kutimojn, tradiciojn, dancojn kaj dialektojn. Folklorofestivaloj estas organizitaj en multaj lokoj en Slovakio kiuj servas la prezenton de la folkloraj kutimoj de individuaj regionoj.

La plej grandaj festivaloj en Slovakio estas aranĝitaj en Východná, Myjava kaj Detva, kaj ĉiuj tri festivaloj estas organizitaj sub la aŭspicio de C.I.O.F.F. (la plej granda folklororganizo de la mondo). Aliaj festivaloj havas sufiĉe regionan karakteron, sed estas ofte kompareblaj en kvalito kun tiuj tri festivaloj. Ĝenerale, ekzistas signifaj diferencoj inter festivaloj kaj ĉiu havas sian propran tipan etoson kaj ĉarmon. Dum la plej bonaj festivaloj, la tuta vilaĝo, urbo, eĉ la tuta regiono vivas tra la festivalo, kaj vi povas senti folkloron ĉe ĉiu stratangulo.

Legu pli da informoj pri la plej granda folklorofestivalo en Východná.

Kutimoj kaj tradicioj

Folkloraj kutimoj kaj tradicioj longe influis la vivon de niaj antaŭuloj. La kutima kialo de ilia origino estis la timo de la nekonataĵo, malkapablo klarigi naturajn okazaĵojn, kaj krome ia fortostreĉo atingi feliĉon, sanon aŭ belecon. Sekve, multaj superstiĉoj, mitoj kaj legendoj ekaperis. La plej multaj kutimoj estis ligitaj al naskiĝo kaj morto.

Ĉar niaj antaŭuloj vivis en proksima ligo kun naturo, kutimoj kaj tradicioj de la slovaka nacio estas precipe rilatigitaj al la natura ciklo (aparte tiuj de la pre-kristana periodo) kaj kristanoferioj kaj kutimoj aperas kun alveno de Kristanismo. Kutimoj kaj tradicioj ĉiam havis regionan karakteron, t.e. ili estis ligitaj al specifa regiono de Slovakio. Ni eĉ povas diri ke ĉiu vilaĝo havis siajn proprajn kutimojn.

Multaj el la kutimoj estis konservitaj en tiuj tagoj. Ekzemple, la transportado de Morena (en la formo de pajlofiguro vestita en virinaj vestaĵoj) simbolas la finon de vintro kaj la alvenon de printempo. Junaj knabinoj portis Morenan al loka rivereto, senvestigis ĝin sur banko, ekbruligis ĝin kaj ĵetis ĝin en la rivereton.

La 6-an de Januaro knaboj vestitaj kiel la tri reĝoj iris de pordo al pordo, kantante kristnaskajn kantojn kaj ludante la reĝvesperan teatraĵon, priskribante la viziton de la tri reĝoj post naskiĝo de Jesuo en Betleĥemo (anoncita per stelo). Epifanio markas la finon de la kristnaska sezono kaj la komencon de nova sezono nomita Karnavalo.

Karnavalo ĉiam estis sezono de distraĵo kaj festeno kaj ĝi kulminis per karnavalo reprezentanta malsamajn bestojn. Karnavalo finiĝis kun “entombigo de kontrabaso”, parodio de reala entombigo. Post Karnavalo, Kristanoj observas kvardek-tagan periodon de antaŭpaska fasto, karesmo (simplaj manĝaĵoj, neniu distraĵo, ktp.).

La plej signifa kristana festo de la jaro estas Pasko. Paskaj kutimoj en apartaj regionoj tre diversas. Pasko en pasinteco tre ofte koincidis kun paganaj festoj de la vintrofino kaj printempalveno, pro tio nuntempaj popolaj tradicioj estas miksaĵo de kristanaj kaj paganaj kutimoj. Dato de la festo estas malfiksita - Pasko estas festata dum unua dimanĉo post la unua plenluno post la printempa ekvinokso.

Al ĉiu tago de Sankta Semajno riltas specifaj kutimoj. Ekz., dum la sankta ĵaŭdo (Zelený štvrtok) oni konsilis frue vekiĝi kaj lavi sin per roso. Post tio la homo devis esti sana dum la tuta jaro. Dum la sankta vendredo (Veľký piatok) homoj ne rajtas labori en ĝardeno (ne rajtis fari ion ajn kun argilo aŭ tero) kaj kristanoj pro la fasto ne rajtas manĝi viandon kaj viandaĵojn. Dum la sankta sabato (Biela sobota) ĝis la noktomezo ne okazas meso kaj dum la Paska dimanĉo en preĝejoj estas benata manĝo kaj post longa tempo oni denove rajtas manĝi viandon. Knabinoj ornamas paskajn ovojn (kraslice) por povi ilin lunde donaci al knaboj. Paska lundo ĉie rilatas al „šibačka“ kaj „polievačka“ - knaboj iras de domo al domo, surverŝas akvon sur knabinoj kaj vipas ilin per paska vergo. De knabinoj ili ricevas farbitajn paskajn ovojn kaj kolorajn bendojn por bindi sur la vergo. Estas kutime vipi ankaŭ etajn infanojn (kaj knabojn, kaj knabinojn), kiuj pro la vipado ricevas dolĉaĵojn - plej ofte ĉokoladajn ovojn kaj leporetojn. Ili tamen devas deklami iun paskan versaĵeton, ekz.:

Starigo de Majarbo

Šibi, ryby, mastné ryby,
kus koláča od korbáča.

Ak mi nedáš dve vajíčka,
daj mi aspoň makovníčka.
Ešte k tomu groš,
aby bolo dosť.

Šibi, ryby, mastné ryby,
kus koláča od korbáča
a vajíčka do košíčka.
Šibi, ryby, mastné ryby,
kus koláča, od korbáča,
ja chcem iba máličko,
maľované vajíčko.

Majo estas tradicie nomata monato de amo. La plej grava „kreskaĵo“ en tiu ĉi tempo esatdis arbo nomata laŭ ĝuste tiu ĉi monato - „máj“. „Máj“ kutime estis deŝeligita piceo, kies pinton junuloj ornamadis per koloraj rubandoj. Unuan de majo homoj ankaŭ nun starigas majfostojn, kutime en ĉefplacoj aŭ vilaĝcentroj. En pasinteco majfostojn junuloj starigis al tiuj knabinoj, kies atneton deziris, aŭ junulaj starigadis ilin honore al ĉiuj knabinoj de la vilaĝo.

Somere multaj kutimoj estis por protekti homojn de diablaj fortoj. Dum nokto de Sankta Johano (de 23a al 24a de junio) ĝis nun en vilaĝoj oni bruligas grandajn fajrojn kaj transsaltadas ilin kantante kaj dancante.

2an de novembro homoj kutime vizitas tombejojn kaj rememoras iliajn forpasintajn proksimulojn. Sur la tomboj estas metataj kronoj kaj bruligataj kandeloj por la animoj de la mortintoj. Tiu ĉi tago oficiale estas nomata Rememortago de forpasintoj (ofte nomata ankaŭ Dušičky - Animtago).

Sesan de decembro (feston de sankta Nikolao) plej atendas etaj infanoj. Dum tiu ĉi tago sankta Nikolao akompananta de diablo vizitas domojn kaj disdonas al infanoj, kiuj estis obeemaj, dolĉaĵojn aŭ ludilojn. La dolĉaĵoj estas metataj al botoj, kiujn infanoj lasas vespere ironte dormi. Al malobeemaj infanoj Nikolao alportas cepon aŭ karbpecon.

13a de decembro estas Festo de Lucie, kiu laŭ popolaj onidiroj estis sorĉistino. Homoj kredis, ke dum tiu ĉi tago ili vere povas ekvidi sorĉistinojn. Al la festo de Lucie ĉefe rilatas amosorĉoj. Fraŭlinoj surskribis malsamajn virajn nomojn sur dek du paperetoj, kaj la dek tria peceto estis lasita malplena. Ili ĉiuj estis falditaj. Ĉiun sekvan tagon estis bruligataj po unu paperetoj. Matene de la tago antaŭ Kristnasko estis bruligata antaŭlasta papereto, kaj vespere fraŭlinoj malfermis la lastan peceton. La nomo sur ĉi tiu papereto devis esti nomo de la viro kun, kiu la fraŭlino geedziĝos. Se la papereto estis malplena, oni kredis, ke la fraŭlino ne geedziĝos la sekvontan jaron.

Multaj kutimoj en nia lando rilatas al Kristnaskaj festoj. Kvankam tio estas kristana festo, Kristnasko estas festata ne nur de kristanoj, sed preskaŭ de ĉiu familio. Kristnaskon plej ĝuas infanoj, kiuj malpacience atendas ĝin ĉiu jare. Homoj jam longe antaŭ la festoj ordigadas, bakas mielkukojn kaj ornamas iliajn hejmojn. La Kristnaska arbo ornamita per sukeraĵoj ne rajtas manki en la hejmo, pri ĝi ĉefe ĝojas infanoj. Dum la vespermanĝo unua plado estas Kristnaskaj oblatoj kun mielo kaj nuksoj, aŭ ajlo, por ke homoj estu sanaj dum la tuta sekvonta jaro. Oni elektas pomon kaj tranĉas ĝin transverse - se la semoj formas regulan kvinpintan stelon tio signifas bonan sanon. La menuo diversas laŭ la regiono, sed plej kutime estas servata brasiksupo aŭ pizosupo, poste fiŝo kaj terpoma salato. Post la vespermanĝo familianoj elpakas donacojn de sub la Kristnaska arbo, estas kantataj karoloj aŭ spektataj Kristnaskaj fabeloj per televido.

Dum Kristnasko ankaŭ estas lasata fiŝa skvamo sub la telero (por feliĉo) kaj verŝata plumbo. Varmega likva plumbo estas verŝata al bovlo kun malvarma akvo kaj de kreiĝintaj figuroj oni divenadas estontecon. Restis ankaŭ kutimo flosigi kandelojn - etajn boatojn faritajn el juglandaj ŝeloj kun brulanta kandelo en ili. Ĉiuj devas fari propran boateton mem. Oni pripensas gravan demandon (ekz. pri laboro, sano, rilatoj ktp.), la boateto estas metita sur la akvo kaj oni sekvas ĝian sorton.

Kristnasko kaj alveno de la Novjaro starigis malsamajn kristnaskkantojn kaj bondezirojn, kiel ekzemple:

Ja som chlapec veľmi malý,
mňa môj otec k vám poslali,
žeby ste mi dačo dali,
ale chytro, lebo mi už v bruchu svitlo.

Vinšujeme nový rôčok aj Aničky,
žeby sa vydala pomaličky,
žeby sa vydala do Michala
a nás všetkých na svadbu povolala.

Dneská je prvý deň v roku
prišiel som vám zavinšovať trochu,
aby ste mali šťastia, zdravia stáleho
a mešteka nikdy prázdneho.

Pri Lupčianskej škole,
hneď tam pri kostole,
pod tou veľkou lipou,
ver by som si chlipou,
trocha páleného,
s medom vareného,
ak koláča máte,
ten mi chytro dajte.
Zdraví zostávajte!

Na Vianoce a v roku novom
vinšujem vám nastokrát
teplé slnko nad domovom,
dobré skutky s dobrým slovom,
zdravia, šťastia akurát,
aby vás mal každý rád.

La lasta tago de la jaro, la 31a de decembro (nomtago de Silvestro), estas dediĉita al la memoro de Papo Silvestro la 1-a kies vivo estas malkonata de ni. Sorĉpovo estis atribuita al la nokto de la 31a de decembro ĝis la unua de Januaro en la pasinteco - dum tiu nokto malbonaj fortoj povis fari plejmulton de damaĝoj. Homoj kondukis ilin reen per vipokrakado, laŭtaj sonoj de trumpetoj, ktp. Hodiaŭ ni ellasis artfajraĵon anstataŭe, kaj ĉe noktomezo ni festas alvenon de Novjaro kun toasto.

Festotagoj kaj ripoztagoj

Štátne sviatky (sú zároveň dňami pracovného pokoja)

1. január
Deň vzniku Slovenskej republiky
5. júl
Sviatok sv. Cyrila a Metoda
29. august
Výročie SNP
1. september
Deň Ústavy Slovenskej republiky
17. november
Deň boja za slobodu a demokraciu

Dni pracovného pokoja

6. január
Zjavenie Pána (Traja králi)
Veľký piatok
Veľkonočný pondelok
1. máj
Sviatok práce
8. máj
Deň víťazstva nad fašizmom
15. september
Sedembolestná Panna Mária
1. november
Sviatok všetkých svätých
24. december
Štedrý večer
25. december
Prvý sviatok vianočný
26. december
Druhý sviatok vianočný

Protektitaj geografiaj indikoj kaj tradiciaj specialaĵoj garantiitaj en la EU

Slovakio aligis en la eŭropunian datumbazon de origino kaj geografiaj indikoj plurajn originajn manĝaĵojn (aliaj atendas registradon). Protektitan indikon de deveno havas Paprika Žitava (2014); protektitaj geografiaj indikoj estas registritaj por Skalický trdelník (2007, kava dolĉaĵotorto), kabana fromaĝo Brindzo (2008, tipa slovaka plado de tiu ŝafofromaĝo estas bryndzové halušky, knedlikoj kun Brindzo, vidu recepton malsupre), parenica, kaj oštiepok (2008, specoj de fromaĝo), ankaŭ la fromaĝoj Tekovský salámový syr (2011), Zázrivský korbáčik (2011), Oravský korbáčik (2011), Zázrivské vojky (2014) a Klenovecký syrec (2015). Kiel tradiciaj specialaĵogarantioj estas registritaj Ovčí salašnícky údený syr (fumaĵita ŝafofromaĝo, 2010) kaj Ovčí salašnícky hrudkový syr (Ŝafo-bula fromaĝo, 2010), Lovecká saláma (2011, salamo), Liptovská saláma (2011, salamo), Špekačky (2011, kolbaseto), Spišské párky (2011, kolbaseto) a Bratislavský rožok (2012, bulko).

Recepto por knedlikoj kun Brindzo kaj lardo

  • 800 g da terpomoj
  • 2 ovoj
  • 150 g da glata faruno
  • 150 g da mezmuelita faruno
  • salo, muelita nigra pipro
  • 300 g da Brindzo
  • 200 g da kradrostita lardo

Lavu purajn krudajn terpomojn en akvo kaj raspu ilin. Aldonu la ovojn, glatan kaj mezmuelitan farunon, salon, nigran pipron kaj miksu. Aldonu malgrandajn pecojn de pasto (uzante kuleron aŭ tra kribrilo kun pli grandaj malfermaĵoj) en salitan bolantan akvon. Prenu la kuiritajn knedlikojn flosantajn sur la surfaco de la akvo kaj enmiksu Brindzon (en kelkaj regionoj brindzo estas miksita kun malgranda kvanto de acida kremo). Tranĉu la lardon en pecojn kaj kradrostu ĝin en fritilo. Servu la brindzajn knedlikojn ornamitaj per varma kradrostita lardo kaj superŝutitaj per graso.

La videorecepto por brindzaj knedlikoj troveblas ĉi tie.

Eŭropa kulturĉefurbo

Košice, metropolo de Orienta Slovakio, kune kun la suda franca grandurbo Marsejlo, estis la eŭropa kulturĉefurbo en 2013. Tiu titolo estis koncedita ĉiun jaron ekde 1985 kun la celo reklami la malsamecon kaj kulturan diversecon de eŭropaj regionoj kaj landoj. La unua eŭropa kulturĉefurbo estis Ateno, sekvita de Berlino (1988), Glasgovo (1990), Vajmaro (1999), Krakovo (2000), Liverpool (2008), Vilno (2009) kaj Essen (2010).

Pli da informoj pri tiu subjekto troveblas ĉi tie.

Aliaj eŭropaj kulturĉefurboj ekde 1985: www.euroinfo.gov.sk.