Akcento

La slovaka havas akcenton preskaŭ ĉiam sur la unua vortosilabo. Esceptoj aperas precipe ĉirkaŭ unusilabaj vortoj.

  • slovenský jazyk
  • moja rodina
  • mama a otec
  • Učím sa slovenčinu.
  • kreslil som si
  • Dal som jej knihu.

Atenton: La longiga signo (la diakrita signo ĉe la literoj á, é, í, ó, ú, ý, ĺ kaj ŕ) ne indikas akcenton! La signo signifas nur tion, ke la koncerna silabo estas elparolenda duoble pli longe kompare kun mallongaj silaboj. Ekz.:

mama /mama/
ja mám /ja ma:m/

Akcento ne estas grafike indikata en vortoj.