Pri la projekto

La slovaka perrete: facile kaj rapide

(Interreta paĝaro por lerni la slovakan lingvon)

Temas pri projekto subtenata de Eŭropa Komisiono kadre de la programo KA2 – lingvoj – sub tutviva lernado. La kunordiganto de la projekto estas la civitana asocio Edukado@Interreto (E@I), kiu havas sidejon en Partizánske.

Nuntempe retlernado estas ofta kaj populara lernomaniero. Bedaŭrinde, tia ebleco ne estas efike utiligata por instrui kaj lerni la slovakan lingvon. Ĝis nun, multaj homoj, kiuj interesiĝas pri la slovaka, povis ĝin lerni nur dum someraj kursoj (kiuj estas sufiĉe kostaj kaj okazantaj ne ĉiam en la plej taŭga loko kaj tempo) aŭ ili devis rezigni pri la lernado.

Rapida evoluo kaj populariĝo de komputikaj teknologioj ebligas krei multe pli simplajn, pli facile uzeblajn kursojn por fremdaj lingvoj. La teknologioj ebligas plibonigi ne nur la teknikan flankon de la kurso, sed ankaŭ la enhavon.

Por kiuj?

Por ĉiuj, kiuj volas lerni slovakan lingvon:

  • eksterlandanoj, loĝantaj en Slovakio
  • anoj de miksitaj partnerecoj
  • loĝantoj de ĉelimaj regionoj
  • eksterlande loĝantaj slovakoj
  • esploristoj de slovaka kaj slavaj lingvoj
  • imigrantoj
  • studentoj
  • turistoj

Por ĉiuj ĉi celgrupoj la reta paĝaro ofertas eblon konatiĝi kun la slovaka lingvo jam hejme en sia lando, eventuale ili povos lerni bazon de la lingvo ankoraŭ antaŭ alveno en Slovakion. Reta lernado ebligas al homoj lerni la lingvon pli rapide, pli flekseble (en libera tempo), per amuza maniero (ludoj, testoj, konkursoj).

Kial?

La projekto de kreado de instrua retejo por la slovaka lingvo ekestis surbaze de la internacia projekto “lernu!”, multlingva retejo por lernado de Esperanto.

Lernu! (www.lernu.net) funkcias ekde la jaro 2002 kaj nuntempe ĝi estas la plej granda retejo en la mondo por lerni Esperanton. La retejo estas tradukita al 40 lingvoj kaj ĝi havas pli ol 150 volontulaj kunlaborantoj (tradukantoj, instruantoj, korektantoj ktp.).

Danke al la spertoj pri kreado de reta Esperanto-kurso (en teknika ankaŭ enhava flankoj) ni ekhavis ideon plilarĝigi la projekton ankaŭ sur kampo de naciaj lingvoj. Ni strebas videbligi precipe la malpli grandajn eŭropajn lingvojn, kiuj nuntempe ankoraŭ ne disponas pri ebloj de reta lernado. Krome, la sidejo de E@I estas en Slovakio, do bonega kandidato estis ĝuste la slovaka lingvo.

Informiloj

Ni ĝojus, se vi povus helpi al ni propagi la projekton kaj disvastigi informon pri ĝi. Ĉi tie troveblas informiloj, kiujn vi povas tiucele uzi.

Ni antaŭdankas pro via helpo informi pri la projekto!