Historio

La okcidentaj slavoj, kiuj ekloĝis en la regiono de hodiaŭa Slovakio, lingve apartiĝis de la praslava lingvo en la 10-a jarcento. Ilia lingvo plu evoluis kadre de unuopaj dialektaj grupoj. Grava paŝo sur ĉi tiu vojo estis kunigo de Nitra- kaj Morava-princlandoj en unu regnon, Grandan Moravion, kio okazis en la jaro 833. Misio de Cirilo (Konstantino) kaj Metodo estis aparte grava ĉapitro en evoluo de la slava lingvo sur ĉi tiu teritorio. Konstantino kaj Metodo el Tesaloniko estis la misiuloj, kiujn caro Miĥalo III. sendis en la jaro 863 en Grandan Moravion, ĉar grandmoravia princo Rastislav petis lin sendi misiulojn, kiuj disvastigus kristanismon inter loĝantaro kaj kreus bazon de leĝa regularo en la slava lingvo. Konstantino tiucele kreis surbaze de grekaj minuskloj apartan alfabeton, t.n. hlaholskribon, kaj helpe de ĝi li tradukis Evangelion kaj bizancan leĝlibron en la malnovslavan lingvon. La misiuloj ricevis de papo Hadriano II. permeson uzi la novan verkaron kiel liturgian lingvon ("lingua quarta").

Post aligo de regiono de hodiaŭa Slovakio al fru-feŭda Hungara reĝlando komencis en ĉi tiu teritorio inter la 10-a kaj 14-a jarcentoj ekesti slovakaj dialektoj kaj bazo de slovaka nacieco. Kiel administra lingvo estis uzata ĉefe la latina, ankaŭ kiel liturgia lingvo en okcidenta eklezio, kaj kiel lingvo de ŝtata administrado ĝi estis uzata ĝis duono de la 19-a jarcento. Nur dum predikoj kaj aliaj pastoraj agadoj estis aplikataj ekde komenco ankaŭ hejmaj lingvaj formoj. En la 15-a jarcento per husanaj militiroj, agado de fratecaj movadoj kaj studentoj de ĉeĥaj universitatoj oni komencis pli forte uzadi la ĉeĥan, en kiu aperis slovakismoj. La unua pruvo pri ĉi tiu situacio kaj ĉi tiuj procezoj estas t.n. Libro de Žilina (Žilinská kniha, 1473) kun teksto de Magdeburg-leĝo skribita en la slovakigita ĉeĥa lingvo. Ekde la 15-a jarcento apud la latina ekfunkciis la ĉeĥa kiel superdialekta oficiala lingvo. La ĉeĥa iĝis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj ankaŭ liturgia lingvo de slovakaj protestantoj kaj en la protestanta verkaro ĝi ludis gravan rolon ĝis la 19-a jarcento, en iu formo ĝis fino de la 20-a jarcento. Tamen slovakoj uzis la ĉeĥan ekde komenco ĉefe en skriba formo kaj neniam ili perceptis ĝin kiel sian propran lingvon. Fine de la 18-a jarcento en okcident- kaj mezslovakiaj urboj komencis ekesti hejmaj superdialektaj lingvaj formoj, kiujn parolis burĝanoj kaj intelektularo. La kultura okcidentslovakia kaj la kultura mezslovakia lingvoj iĝis bazo por normigo de Anton Bernolák fine de la 18-a jarcento kaj normigo de Ľudovít Štúr en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento. Surbaze de urba lingvo de kelkaj mezslovakiaj urboj Ľudovít Štúr eldonis en la jaro 1846 la normigan gramatikverkon Nauka reči Slovenskej, kiu fiksis la oficialan slovakan lingvon. Jena normo, post kelkaj modifoj, fakte validas ĝis hodiaŭ.

Post ekesto de Ĉeĥoslovaka Respubliko estis per pac-kontraktoj kaj la konstitucio el la jaro 1920 difinita la komuna "ĉeĥoslovaka nacio" kaj "ĉeĥoslovaka lingvo" kun du versioj (slovaka kaj ĉeĥa), kiun konfirmis ankaŭ la verko Regularo de slovaka orfografio (Pravidlá slovenského pravopisu) el 1931. Diference de tio la institucio Matica slovenská klopodis disvastigi t.n. "matica-uzmanieron" kun purigaj tendencoj, propagataj ĉefe per la gazeto Slovenská reč, kiu ekaperis en 1932. Purismo aperis en la slovaka kun malfruiĝo, kompare al ĉirkaŭaj landoj - precipe en intermilita epoko. La slovaka tamen restis t.n. malfermita lingvo, kiu pliriĉiĝas ne nur per hejmaj fontoj, sed ankaŭ per aliaj lingvoj. Post la dua mondmilito la slovaka evoluis al la formo, en kiu ĝi kapablis plenumadi ĉiujn siajn funkciojn kaj bezonojn de la socio. En jena epoko ĝi spertis ŝtorman evoluon kaj iom post iom ĝi estis priskribita kaj normigita sur ĉiuj niveloj.

La situacion kadre de Ĉeĥoslovakio (Ĉeĥo-Slovakio) karakterigis dulingveco kaj t.n. semi-komunikeco. Ĉeĥoj kaj slovakoj uzadis en reciproka komunikado siajn proprajn lingvojn, dum kio ili relative bone komprenis kaj komprenas unu la alian ankaŭ nuntempe sub kondiĉoj de memstaraj ŝtatoj. Ili interkomunikas ankaŭ nuntempe preskaŭ senprobleme, kvankam pli junaj generacioj, kiuj lingve socialiĝis nur post dividiĝo de tiama Ĉeĥoslovakio (Ĉeĥo-Slovakio), povas havi malfacilaĵojn ĉe interkomunikado. Alta nivelo de reciproka interkompreniĝo estas daŭre konservata ankaŭ danke al televida elsendo. Tio tamen validas ĉefe por la slovaka flanko. Slovakoj komprenas la ĉeĥan pli bone, ol ĉeĥoj la slovakan.

Nova mejloŝtono en la evoluo de la slovaka estas la jaro 1989. Multaj arkaismoj kaj vortoj forte kunigitaj kun socialismaj mastrumado kaj sociordo malaperis kaj male - en tiutempan lingvon venis multaj anglismoj kaj internaciismoj. Tio tamen ne signifas minacon por la slovaka. La slovaka iĝis imuna ankaŭ danke al tio, ke dum sia historio ĝi estis ĉiam malfermita. Ĝi akceptadis leksikaĵojn el aliaj lingvoj, kun kiuj ĝi kontaktiĝis. Tio estis ĉefe latinismoj (kaj pere de la latina ankaŭ grekismoj), ĉeĥismoj el la ĉeĥa, germanismoj el la germana, francismoj el la franca, italismoj el la itala, malpli ofte hungarismoj el la hungara. Lastatempe ĝi transprenas ĉefe anglismojn kaj amerikanismojn el la angla kaj el ĝia amerika varianto.

La slovaka iĝis ekde la 1-a de majo 2004 unu el oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.