Gramatikaj genroj de substantivoj

En la slovaka ekzistas tri gramatikaj genroj de substantivoj - vira, ina kaj neŭtra. Genron havas ne nur substantivoj indikantaj personojn, sed ankaŭ aĵojn, bestojn, plantojn ktp. Se ni volas ĝuste uzi iun substantivon, ni devas scii kia estas ĝia genro.

Vira genro Ina genro Neŭtra genro
Persono: muž žena dieťa
Bestoj: pes mačka šteňa
Aĵoj: dom kniha auto
Planto: strom ruža ginko
Vira genro
chlapec, strom, dom, lístok, autobus, vlak, hotel, pes, hokejista, stôl...
Ina genro
stanica, ulica, kniha, ruža, ruka, noha, hlava, skriňa, izba, mačka, ceruzka, reštaurácia, tvár, pieseň...
Neŭtra genro
mesto, dievča, auto, parkovisko, srdce, okno, centrum, pero, lietadlo, letisko...