Regulo pri ritmaj mallongigoj

La slovaka diferencas de aliaj slavaj lingvoj per regulo de ritma mallongigo: du longaj silaboj en la vorto ne povas sekvi unu post la alia.

Longaj silaboj estas tiuj, kiuj enhavas longan vokalon (á, é, í, ó, ú), longan silaboforman konsonanton (ŕ, ĺ) aŭ diftongon (ia, ie, iu, ô). Tiu ĉi regulo plej ofte estas aplikata al adjektivoj.

  • pekná ruža (bela rozo)
  • červená ruža (ruĝa rozo)
  • krásna ruža (belega rozo)

Vorta radiko krásn- estas longa, pro tio finaĵoj -ý, -á, -é devas mallongiĝi: krásny, krásna, krásne. Vortaj radikoj pekn- kaj červen- estas mallongaj, pro tio la finaĵo povas resti kutima, longa (pekná, červená).

Pro la regulo longaj vokaloj ŝanĝiĝas al mallongaj. Diftongoj ŝanĝiĝas jene:

  • ia – a
  • ie – e
  • iu – u
  • ô – o

Regulo de ritma mallongigo havas multajn esceptojn.

Esceptoj de regulo de ritma mallongigo

Substantivoj:

  • deklinacio vysvedčenie, ekz.: lístie, prútie, skálie
  • substantivoj de ina genro (genitivo, pluralo), ekz.: básní, tlačiarní, piesní
  • deklinacioj žena, ulica, mesto (genitivo, pluralo), ekz.: výhier/výher, hospodárstiev
  • substantivoj kun finaĵoj -iar, -iareň, ekz.: múčiar, bieliareň
  • substantivoj kun prefiksoj ná-, zá-, sú-, ekz.: nátierka, zásielka, súčiastka

Adjektivoj:

  • deklinacio páví, ekz.: líščí, kohútí

Pronomoj:

  • nedifinitaj pronomoj, ekz.: niekým, niečím, bárským, bohviečie, čertviečím, ktoviekým, neviemčiu

Verboj:

  • ripetaj verboj, ekz.: chválievať, strážievať
  • konjugacio rozumieť, ekz.: zmúdrieť
  • gerundioj, ekz.: chváliac, súdiac
  • aktiva participo de prezenco, ekz.: chváliaci, súdiaci
  • aktiva participo de preterito (arkaismo), ekz.: vyliavší, zakliavší

Diversaj kunmetitaj vortoj, ekz.:

  • prvýkrát, tisícnásobne, viacmiestny