Multlingva paĝaro por lerni la slovakan
La retejo enhavas diversnivelajn lingvajn kursojn (A1, A2, B1 kaj B2) kun multaj ekzercoj, testoj, vortaroj – ĉion por ke vi povu konatiĝi kun la gramatiko, lerni novajn vortojn kaj eĉ praktike komuniki en tiu ĉi lingvo kun aliaj uzantoj de la paĝaro. Aldone vi povas ĉi tie trovi diversajn informojn pri Slovakio - mezeŭropa lando kun interesa historio, belega naturo kaj multaj turismaj lokoj.
Kion mi povas trovi ĉi tie?
Ĉu vi scias, ke... ?
La groto Jasovská jaskyňa en Slovenský kras ("slovaka karsto") estas la plej malnova alirebligita slovakia groto (ekde 1846).