Multlingva paĝaro por lerni la slovakan
La retejo enhavas diversnivelajn lingvajn kursojn (A1, A2, B1 kaj B2) kun multaj ekzercoj, testoj, vortaroj – ĉion por ke vi povu konatiĝi kun la gramatiko, lerni novajn vortojn kaj eĉ praktike komuniki en tiu ĉi lingvo kun aliaj uzantoj de la paĝaro. Aldone vi povas ĉi tie trovi diversajn informojn pri Slovakio - mezeŭropa lando kun interesa historio, belega naturo kaj multaj turismaj lokoj.
Kion mi povas trovi ĉi tie?
Ĉu vi scias, ke... ?
La plej granda ligna preĝejo en Slovakio, la preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto en Palúdzka, povas enhavi 6000 homojn.