Multlingva paĝaro por lerni la slovakan
La retejo enhavas diversnivelajn lingvajn kursojn (A1, A2, B1 kaj B2) kun multaj ekzercoj, testoj, vortaroj – ĉion por ke vi povu konatiĝi kun la gramatiko, lerni novajn vortojn kaj eĉ praktike komuniki en tiu ĉi lingvo kun aliaj uzantoj de la paĝaro. Aldone vi povas ĉi tie trovi diversajn informojn pri Slovakio - mezeŭropa lando kun interesa historio, belega naturo kaj multaj turismaj lokoj.
Kion mi povas trovi ĉi tie?
Ĉu vi scias, ke... ?
La plej granda kaj plej malnova biblioteko de Slovakio estas la Slovaka nacia biblioteko en Martin (proksimume 4 milionoj da libroj).