Multlingva paĝaro por lerni la slovakan
La retejo enhavas diversnivelajn lingvajn kursojn (A1, A2, B1 kaj B2) kun multaj ekzercoj, testoj, vortaroj – ĉion por ke vi povu konatiĝi kun la gramatiko, lerni novajn vortojn kaj eĉ praktike komuniki en tiu ĉi lingvo kun aliaj uzantoj de la paĝaro. Aldone vi povas ĉi tie trovi diversajn informojn pri Slovakio - mezeŭropa lando kun interesa historio, belega naturo kaj multaj turismaj lokoj.
Kion mi povas trovi ĉi tie?
Ĉu vi scias, ke... ?
Slovaka karsto (440 km²) kun 1100 grotoj estas la plej ampleksa karsta teritorio en meza Eŭropo (naturheredaĵo de UNESCO de 1995).