Multlingva paĝaro por lerni la slovakan
La retejo enhavas diversnivelajn lingvajn kursojn (A1, A2, B1 kaj B2) kun multaj ekzercoj, testoj, vortaroj – ĉion por ke vi povu konatiĝi kun la gramatiko, lerni novajn vortojn kaj eĉ praktike komuniki en tiu ĉi lingvo kun aliaj uzantoj de la paĝaro. Aldone vi povas ĉi tie trovi diversajn informojn pri Slovakio - mezeŭropa lando kun interesa historio, belega naturo kaj multaj turismaj lokoj.
Kion mi povas trovi ĉi tie?
Ĉu vi scias, ke... ?
La Altaro de Majstro Paŭlo, en Preĝejo de Sankta Jakobo en Levoĉa, estas la plej alta elskulptita ligna gotika altaro en la mondo (18,6 m alta). Ĝi estas parto de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO ekde la jaro 2009.