Kiel lerni?

Tutmondiĝo iom post iom disvastiĝas en la tutan mondon kiel rezulto de ekonomia, politika kaj potenchava evoluo de eŭropaj kaj nordamerikaj landoj ekde epoko de industria revolucio. Ĉefe post la dua mondmilito ĝi montriĝas en pli forta migrado el malpli evoluintaj landoj (precipe el la t.n. Tria Mondo) en evoluintajn landojn de Eŭropo kaj Norda Ameriko.

Nombro de azilatoj estas en Slovakio malalta kaj ĝi ne havas tendencon kreski. Oni registras kelkcent azilpetantojn por jaro, ŝtatan civitanecon sukcesas akiri nur dekoj da ili. Por instruado de la slovaka kiel fremda lingvo, t.e. por eksterlandaj slovakoj, eksterlandaj studentoj, entreprenistoj, manaĝeroj, slovakistoj ks. estis fonditaj du specialaj laborejoj ĉe Komenia Universitato en Bratislava:

  • Studia Academica Slovaca Centrum por la slovaka kiel fremda lingvo - ĉe Filozofia Fakultato de Komenia Universitato. Ekde 1965 la centro ĉiujare organizas Someran Studadon de la Slovakaj Lingvo kaj Kulturo, dum kiu ĝi ofertas al kaj eksterlandaj slovakoj, kaj studentoj, tradukistoj, verkistoj ktp. diversajn tipojn de kursoj, fakajn prelegojn pri lingvo, literaturo, kulturo, etnogeografio, historio, traduk- kaj aliajn fakajn seminariojn. Per lektorejoj de la slovaka kaj per slovakiaj ambasadoj eblas akiri stipendion por studado de la slovakaj lingvo kaj kulturo rekte en Slovakio. Metodika Centro eldonas almanakojn, organizas fakajn aranĝojn kaj metodike klerigas kandidatojn al lektoroj. Ĉe Katedro de la Slovaka Lingvo de Filozofia Fakultato de Komenia Universitato ekzistas Sekcio de la Slovaka kiel Fremda Lingvo, kiu ofertas specialigitajn lingvajn kursojn kaj fakajn seminariojn por eksterlandaj studentoj kaj intersiĝantoj, dum la tuta akademia jaro. La sekcio preparas esplorprojektojn el la kampo de la slovaka kiel fremda lingvo, ĝi eldonas lernomaterialojn ks.
  • Instituto de Lingva kaj Faka Preparado de Eksterlandaj Studentoj (ÚJOP). La instituto estas kleriga centro, kies ĉefa celo estas prepari eksterlandajn studentojn por studado ĉe ĉiuj tipoj de slovakiaj altlernejoj. Ĝia ĉefa agado estas instruado de la slovaka kaj preparado en unuopaj profilaj studfakoj (medicin-biologiaj kaj teknikaj studfakoj - ankaŭ en la angla, natursciencaj, ekonomiaj, sociaj, artaj, juro kaj arkitekturo - en la slovaka).

La instituto havas studcentrojn en Bratislava, Modra-Harmónia kaj en Košice. Ĝis nun en ÚJOP estis klerigitaj pli ol 8000 studentoj el la tuta mondo. En la instituto oni preparas manlibrojn de la slovaka kiel fremda lingvo. La eblecon studi la slovakan kiel fremdan lingvon ofertas ne nur Komenia Universitato, sed ĉiu universitato/altlernejo, ĉe kiu la slovaka estas instruata kiel studfako.

language.how..intro.slovakia.general#source ONDREJOVIČ, Slavomír: Slovenský jazyk, jazyky na Slovensku. 1. vyd. Bratislava: Ševt, a.s., 2008. 32 s. ISBN 978-80-8106-005-2.