Historio

Praepoko

La plej fruaj indikoj de la loĝantoj en nuna teritorio de Slovakio devenas de la fino de la ŝtonepoko kaj havas proksimume 250 mil jarojn. Dum tiu ĉi epoko klimato estis tre ŝanĝiĝanta - glaciepokoj interŝanĝadis kun interglaciepoko. Al tiu ĉi periodo apartenas kranio de neandertalo trovita en Ganovce kaj statueto de Venus trovita en Moravany. Proksimume 5000 – 4000 jaroj a.K. aperis unuaj terkultivistoj (tion konfirmas trovaĵoj kiel ŝtonaj hakiloj, kojnoj, manĝilaro en Domica kaverno).

En la Bronzepoko multaj malsamaj arĥeologiaj kulturoj troviĝis en Slovakio. Iliaj restaĵoj inkludis multajn bronzajn hokojn, ĉarojn kun radoj konstruitaj per klinitaj kadroj, kaj spuroj de lignoŝirmoj faritaj sen najloj.

Ferepoko kaj teknologio ligita al tiu periodo venis en Slovakion verŝajne el la regiono de Anatolio aŭ Italio. Minado de fero, plumbo, oro kaj salo komencis evolui en Slovakio. La potista rado ekaperis ĉi tie por la unua fojo.

Alveno de la Keltoj

Fine de la 4a jarcento a.K. al Slovakio alvenis unua nomhavanta gento - keltoj. Pri ilia vivado ĉi tie al ni rakontas skribaj mencioj en historiaj fontoj de romianoj.

La keltoj konstruis kelkajn fortikaĵurbojn - opidumojn. En kelkaj el ili, ekz. en la Bratislava opidumo, ekde ilia konstruo ĝis nun konstante loĝis homoj. Tamen la plimulto de la keltoj loĝis en malpli grandaj grupoj, en lignaj domoj kun feraj ŝloseblaj seruroj sur la pordoj. La keltoj estis lertaj metiistoj - forĝistoj, ceramikistoj, forĝantoj de moneroj, terkultivistoj kaj negocistoj. Ili havis proksimajn rilatojn kun la greka kaj la romia civilizoj, kiuj grave influis iliajn kulturojn.

Romia skribo sur kastela ŝtono en Trenĉin (jaroj 178-179 a.K.)

En la 1a jarcento a.K. dakoj venis al la teritorio de nuntempa Slovakio, kaj komenciĝis intermiksiĝo de la keltaj kaj la dakaj loĝantoj kaj iliaj kulturoj. Tamen en la jaro 10 a.K. la romianoj venkis la dakojn kaj ŝovis la landlimon de la Romia imperio ĝis la meza Danubo. La dakoj malaperis de Slovakio dum la unua jarcento p.K. La ekstermon de la keltoj kaŭzis konkeraj alvenoj de la nordokcidentaj ĝermanaj triboj. La keltoj travivis en la nordo de Slovakio ĝis la 2a jarcento.

En la fino de la 4a jarcento pligrandiĝis profunda dekadenco de la Romia Imperio. La migrado de triboj kontribuis al la falo de la Romia Imperio. La granda parto de la tiutempa loĝantaro en la teritorio de Slovakio forlasis la landon aŭ pereis en militoj kun novaj alvenintoj. Tra la teritorio de Slovakio migradis multaj triboj, ekzemple la visigotoj, ostrogotoj, lombardoj kaj gepidoj. Migradon de tiuj ĉi triboj igis atakoj de nomadaj hunaj triboj. Ili havis sian centron proksime de Slovakio - inter la riveroj Tisa kaj Danubo.

Alveno de slavoj

Unu el la triboj, kiuj laŭ kelkaj ondoj alvenis al la teritorio de Slovakio, estis slavoj. Unua ondo de enmigrado estis en 5a - 6a jarcentoj. Novaj alvenintoj ofte ekloĝadis inter lokaj loĝantoj. Slavoj en tiu tempo okupis nur ĉirkaŭ 10% de la teritorio, alia parto daŭre estis malokupita sovaĝa tereno. La alveninto kultivis hordeojn, miliojn, tritikojn, papavojn, linojn. Ili okupiĝis pri terkultivado kaj bestobredado. Krome ili estis ankaŭ kapablaj metiistoj - plej parte juvelistoj kaj ceramikistoj. Migrante okcidenten slavoj atingis Frankan imperion. Komence de sia alveno slavoj ne ĉeestis iajn gravajn batalojn, pro tio restis malmultaj skribaj mencioj pri ili de tiu periodo.

Meze de la 6a jarcento al Danuba malaltaĵo impetis triboj de avaroj. Pro ilia influo slavoj ĉesis bruligi siajn mortintojn kaj komencis sepulti ilin en teron.

Regno de Samo

Dum la 6a jarcento, la slavojn jugis la nomada tribo de avaroj, kio kaŭzis kelkajn ribelojn. Al unu el tiuj ribeloj partoprenis la franka komercisto Samo, kiun la slavoj elektis pro lia kuraĝo kaj militaj kvalitoj reĝo de triba alianco nomata Imperio de Samo (623–658). Post la morto de Samo en 658, la alianco disfalis.

La Glagolita alfabeto
Sankta Cirilo kaj Metodio

Granda Moravio

Ekde la 8-a jarcento, la slavaj triboj denove komencis kolektiĝi. Dum la unua duono de la 9-a jarcento, du novaj grupoj aperis: la princlando de Moravio (regata de Mojmír la 1-a) kaj la princlando de Nitra (regata de Pribina). En 833, Mojmír la 1-a forpelis Pribinan de la princlando de Nitra kaj unuigis la du princlandojn por krei Grandan Moravion. Ekzilita Pribina instaliĝis apud la Balaton-lago, kie li starigis la fortikaĵon Blatnograd.

Kreskado de influo de la Grandmoravia regno sekvigis kontraŭstaron de Orientfranka regno. Strebante liberiĝi de ilia influo reganto Rastislav en la jaro 861 turniĝis al papo Nikolao I, kun peto pri episkopo kaj pastroj, kiuj instruu pastraron, sed sensukcese. Kun la sama peto li poste turniĝis al bizanca caro Michal III, kaj tiu en la jaro 863 sendas al la Granda Moravio religiajn instruistojn kun la sanktaj Konstantino kaj Metodo.

Konstantino (antaŭ la morto li akceptis ankaŭ alian eklezian nomon Cirilo) kaj Metodo post la alveno en Moravion fondis unuan slavan lernejon (Grandmoravian lernejon, kie oni instruis slavan pastraron). Ili kreis slavan skribsistemon - Glagolicon, komencis uzi malnovslavan lingvon dum religiaj ceremonioj kaj alportis tradukojn de liturgiaj kaj bibliaj tekstoj, kiujn ili anticipe preparis. Ilia misio en Grandmoravio havis tre gravan rolon en la tuta historio de slavoj kaj slovakoj.

Pri pereo de la Granda Moravio ne konserviĝis precizaj informoj. Post atako de hungaraj migraj triboj gviditaj de Arpado en 906 aŭ 907 la Granda Moravio verŝajne perdis sian influon, iom post iom disfalis kaj la regiono de Slovakio komencis aliĝi al la ekestanta Hungara reĝlando.

Slovakio en Hungario

En al jaro 1000 Štefan I., finformiginta Hungarian reĝlandon, iĝas ĝia unua reĝo. La regiono de Slovakio iĝis parto de la Hungaria reĝlando por preskaŭ mil jaroj. En la 16-a jarcento aperas turka minaco, ekde 1521 Osmanida imperio minacas Hungarion. La reĝo Ľudovít II. Jagelovský subtaksis la danĝeron kaj la 29-an de aŭgusto 1526 en la batalo ĉe Mohács la hungara armeo estis venkita kaj la reĝo mem mortis, droninte en Danubo. La malvenko decidis pri sekvaj 175 jaroj de turka regado en Hungario. Turkoj estis venkitaj en 1683 ĉe Vieno. Tiam komenciĝis iompostioma forpelado de turkoj el Hungario, definitive finita en 1685.

En 1740 surtroniĝas Mária Terézia, kiu famiĝis ĉefe per siaj reformoj. Ŝi reformis armeon kaj fondis manufakturojn, kelkajn ankaŭ en Slovakio (Šaštín, Halič, Holíč). En agrikulturo ŝi subtenadis kreskigadon de novaj terproduktoj. Ŝi reformis ankaŭ juran sistemon, mildigis kelkajn punojn, kaj aprobiĝis principo ke ĉiuj civitanoj estas formale egalrajtaj antaŭ juĝo. Per reformo de lerneja sistemo (Ratio educationis) ŝi enkondukis devigan frekventadon de lernejo kaj ŝi kreis fundamenton de evoluinta edukado.

Ŝia filo Jozef II. daŭrigis reformadon de la Hungara reĝlando. En la jaro 1781 li eldonas tiel nomatan "dekreton pri religia toleremo", per kiu li donis al protestanta kaj aliaj nekatolikaj konfesioj kelkajn religiajn liberojn. En 1785 li nuligis la tiaman memadministradon kaj anstataŭigis ĝin per dek ŝtataj distriktoj, li translokigis plurajn centrajn hungariajn oficejojn el Slovakio al Buda kaj nuligis servutecon en la Hungaria reĝlando (en 1781 en Ĉeĥio).

Mária Terézia
Ľudovít Štúr

Slovaka nacia renaskiĝo

Procezo de formado de la slovaka nacio estis tre malfacila pro la forta premo flanke de la hungara nobelaro, la hungara naciismo kaj reprezalioj sur la slovaka teritorio. Defendanto de la slovakaj rajtoj fariĝis intelektularo, ĉefe pastroj. Unu el la ĉefaj celoj estis normigo de la literatura slovaka lingvo.

Kiel la unua provis kodigi la slovakan katolika pastro Jozef Ignác Bajza, aŭtoro de la unua slovaklingva romano René mládenca príhody a skúsenosti, eldonita en 1783. Lia lingva normo tamen ne estis stabila, pro tio lia propono ne enradikiĝis.

Intelektularo estis tiam dividita al katolikoj kaj evangelianoj. Katolikoj postulis por slovakoj propran lingvon, evangelianoj subtenis la biblian ĉeĥan lingvon, unuiĝon de ĉeĥoj kaj slovakoj kaj ili rifuzis kodigon de la slovaka lingvo.

Katolika pastro Anton Bernolák kodigis en 1787 la slovakan (nomitan la slovaka de Bernolák) surbaze de okcidentslovakia dialekto.

Dua sukcesa kodiganto estis Ľudovít Štúr. Komence de 1843 li prezentis al siaj amikoj ideon kunigi la katolikan kaj evangelian partojn de slovakoj surbaze de la unuigita slovaka lingvo. Kiel bazon li elektis mezslovakian dialekton, ĉefe pro ties disvastiĝinteco, origineco kaj komprenebleco. La 11-an de julio 1843 Ľ. Štúr, J. M. Hurban kaj M. M. Hodža renkontiĝis en pastra domo de Hurban en Hlboké, kie ili interkonsentis pri la metodo kiel enkonduki la lingvon en praktikon.

Slovakio post disfalo de Hungaria reĝlando

La 28-an de oktobro 1918 Slovakio iĝis parto de Ĉeĥo-Slovakio. Tio estis merito de pluraj slovakaj personecoj, ĉefe de M. R. Štefánik, kiu kiel diplomato en servo por Francio helpis al T. G. Masaryk kaj E. Beneš starigi kontaktojn kun reprezentantoj de Triopa Entento. Li aktive organizis kreadon de ĉeĥoslovakiaj legioj, kio rezultiĝis en kreon de disciplinita kaj batalkapabla armeo nomita Ĉeĥoslovakiaj legioj. La unua prezidento de la lando iĝis Tomáš Garrigue Masaryk la 14-an de novembro 1918. Slovakio restis parto de Ĉeĥo-Slovakio ĝis la jaro 1939, kiam ekestis la unua Slovaka respubliko.

Post la Dua mondmilito estis restarigita Ĉeĥo-Slovakio kaj ĝi venis sub influon de Sovetunio. La 11-an de julio 1960 estis aprobita nova konstitucio, kiu deklaris venkon de socialismo en la lando. La nomo "Ĉeĥoslovaka respubliko" (Československá republika, ČSR) estis ŝanĝita al Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko (Československá socialistická republika, ČSSR) kaj estis oficiale deklarita socialisma ŝtato. Ŝanĝiĝo de reĝimo, same kiel turniĝo en eksterlanda politiko, okazis nur post novembro 1989. Tiam okazis t.n. Velura revolucio. Ĉeĥoslovakio denove iĝis demokratia ŝtato kaj ĝi orientiĝis ĉefe al Okcidento. Printempe 1990 estis akceptita konstitucia leĝo enhavanta i.a. ankaŭ ŝanĝon de nomo de la tuta ŝtato al Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko (Česká a Slovenská federatívna republika, ČSFR). En junio 1990 en ČSFR okazis la unua libera baloto. Ne longe post aprobo de la dokumento Deklaracio pri suvereneco de Slovaka respubliko fare de la Slovaka Nacia Konsilantaro (la 17-an de julio 1992) venkintoj de la slovaka kaj ĉeĥa balotoj interkonsentis en Bratislavo pri divido de la ŝtato.

La 1-an de septembro 1992 estis aprobita kaj la 3-an de septembro subskribita Konstitucio de Slovaka respubliko. La 1-an de januaro 1993 okazis trankvila pereo de ČSFR kaj divido de la lando al hodiaŭaj Slovakio kaj Ĉeĥio. Post 75 jara ekzistado de komuna ŝtato de ĉeĥoj kaj slovakoj tiel ekestis Slovaka respubliko, kies unua prezidento iĝis Michal Kováč.

Milan Rastislav Štefánik

http://sk.wikipedia.org