Ĝentila peto

Por peti en la slovaka, ni uzas kelkajn formojn:

  • Otvorte okno!
  • Otvorte okno, prosím.
  • Prosím vás, otvorte okno.
  • Otvorili by ste, prosím, okno?
  • Neotvorili by ste, prosím, okno?
  • Mohli by ste, prosím, otvoriť okno?
  • Nemohli by ste, prosím, otvoriť okno?

Malplej ĝentile estas la unua frazo, kiu uzas la imperativon. En aliaj okazoj, la kondicionalo (ofte kune kun modalaj verboj) estas uzata por pli ĝentilaj petoj.

Požičal by si mi na chvíľu pero? Ĉu vi pruntus al mi plumon, bonvole?
Mohli by ste byť tichšie? Ĉu vi povus esti pli mallaŭta?