Prononco kaj ortografio
Kiam post konsonantoj d, t, n sekvas vokaloj e, i, í, aŭ diftongoj ia, ie aŭ iu, ni prononcas ilin mole - kiel ď, ť, ň.
| deti | /ďeťi/ |
| teta | /ťeta/ |
| pekne | /pekňe/ |
| rodina | /roďina/ |
| ticho | /ťicho/ |
| nikto | /ňikto/ |
| dívať sa | /ďívať sa/ |
| dieťa | /ďi̯eťa/ |
| peniaze | /peňi̯aze/ |
| cvičenie | /cvičeňi̯e/ |
Esceptoj: jeden /jeden/ , ten /ten/ , tamten /tamten/ , sveter /sveter/ , tip /tip/ , politika /politika/ , titul /titul/ , aliaj fremdaj vortoj ktp.
En slovaka prononcopriskribo ni renkontas regulon, kiu ordonas en ĉi tiaj kazoj moligi ankaŭ konsonanton l. Tamen nuntempe ĝi estas en tiaj situacioj plejofte prononcata malmole.
| ale | oni prononcas kiel /ale/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /aľe/ |
| lebo | oni prononcas kiel /lebo/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /ľebo/ |
| lipa | oni prononcas kiel /lipa/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /ľipa/ |