Ĝenerale
Slovaka respubliko estas ŝtato en meza Eŭropo. Ĝi ekestis la 1-an de januaro 1993 post dividiĝo de Ĉeĥo-Slovakio. Konstitucio de Slovaka respubliko estis subskribita la 3-an de septembro 1992 en Kavalira salono en Bratislava-burgo. Slovakio najbaras kun Ĉeĥio, Aŭstrio, Hungario, Ukrainio kaj Pollando. Ekde la 1-a de majo 2004 Slovakio estas membro de Eŭropa unio, ekde la 21-a de decembro 2007 membro de Schengen-traktato kaj ekde la 1-a de januaro 2009 membro de eŭrozono.
Bazaj informoj
Nomo en la slovaka | Slovenská republika (longa formo), Slovensko (mallonga formo) |
---|---|
Ĉefurbo | Bratislava |
La plej granda urbo | Bratislava (laŭ nombro de loĝantoj) |
Ŝtata lingvo | la slovaka |
Ŝtata reĝimo | respubliko |
Politika sistemo | parlamenta demokratio |
Dato de ekesto de respubliko | la 1-a de januaro 1993 |
Prezidento | Zuzana Čaputová |
Ĉefministro | Peter Pellegrini |
Areo | 49 035 km2 |
Nombro de loĝantoj | 5 429 763 (stato je 30.06.2010) |
Loĝdenso | 109/km2 |
Nacieca konsisto de loĝantaro | la slovaka nacieco (85,8 %), hungara (9,7 %), romaa (1,7 %), ĉeĥa (0,8 %), rutena, ukraina, rusa, germana, pola kaj aliaj (2 %) |
Religio | romkatolika (68,9 %), protestanta (6,9 %), grekkatolika (4,1 %), reformita katolika (2 %), malpli grandaj eklezioj (1,95%), neregistritaj eklezioj (0,14%), senkonfesia (13,0%), nekonata (3%) |
Valuto | eŭro (€, EUR), ĝis la 31-a de decembro 2008 slovaka krono (Sk, SKK) |
Horzono | CET (UTC+1) |
Somera tempo | CEST (UTC+2) |
Internacia kodo | SVK / SK |
Internacia evidencsigno | SK |
Interreta domajno | .sk, .eu (kune kun aliajmembroj de Eŭropa unio) |
Telefona antaŭkodo | 421 |
Membro de internaciaj organizoj | EU, NATO, UN, Unesko, OEKE, OSKE, CERN, MOS, INTERPOL k. a. |
Ŝtataj simboloj
Ŝtata himno
Nad Tatrou sa blýska
Nad Tatrou sa blýska,
hromy divo bijú.
Zastavme ich, bratia,
veď sa ony stratia,
Slováci ožijú.
To Slovensko naše
posiaľ tvrdo spalo.
Ale blesky hromu
vzbudzujú ho k tomu,
aby sa prebralo.
Traduko de slovakia himno troveblas ĉe Vikipedio (en unuopaj lingvaj versioj de la artikolo Nad Tatrou sa blýska).
Muziknotojn kaj sondosierojn (kantitan ankaŭ instrumentan versiojn) vi trovas ĉi tie.
Administra divido
Ok regionoj kiuj ankaŭ estas pli altaj teritoriaj unuoj:
- regiono Bratislavo
- regiono Trnava
- regiono Nitra
- regiono Trenčín
- regiono Žilina
- regiono Banská Bystrica
- regiono Prešov
- regiono Košice
- 79 distriktoj;
- 138 urboj;
- 2933 municipoj.
Fonto: http://sk.wikipedia.org, http://www.government.gov.sk.