Vizitindaj lokoj

En tiu ĉi ĉapitro ni konsilos al vi kiel pasigi ferion en Slovakio, tiel ke vi havu neforgeseblajn travivaĵojn kaj lernu pli pri la belega naturo de tiu ĉi lando, ĝiaj homoj kaj kulturo.

Certe estas multaj vidindaj lokoj en Slovakio, do ni ofertas al vi malgrandan elekton. Por pli da detaloj, vizitu ekzemple ĉi tiun retpaĝon.

Fortikaĵoj kaj kasteloj

Slovakio estas lando riĉa je diversaj fortikaĵoj, fortresoj kaj kasteloj. Multaj el ili estas enskribitaj en la Listo de monda kaj kultura heredaĵo de UNESCO, ekz. Spišský kastelo - unu el la plej grandaj kastelokompleksoj en Centra Eŭropo. La plej bela kastelo en la Malgrandaj Karpatoj estas Červený kameň kaj la plej malnova historio de la slovaka popolo estas konektita kun kastelo Devín.

Malgraŭ la penoj rekonstrui laŭeble multe da kasteloj, multaj el ili iom post iom runuiĝas. Reage al ĉi tiu situacio estis fondita Parko de miniaturoj en Podolie, kies posedantoj decidis krei malgrandajn modelojn de slovakaj kasteloj kun la aspekto de ilia plej prospera periodo.

Por pli da detaloj pri slovakaj kasteloj, vizitu ekzemple ĉi tiun retpaĝon.

Kavernoj

Slovakio apartenas al la landoj tre riĉaj je karstaj fenomenoj - la 31-an de decembro 2015 estis konataj 7014 kavernoj. Ili estas plejparte troveblaj en la Slovakia karsta regiono kaj multaj el ili estas famaj kaj konataj en tuta Eŭropo kaj la mondo. 44 kavernoj en Slovakio estas naciaj naturmonumentoj. 12 kavernoj estis aranĝitaj por la publiko, 5 estas viziteblaj de turistoj kaj 30 libere alireblaj. Ili ofertas al vizitantoj interesajn vojojn de scioj kaj beleco. Multaj kavernoj estas ankaŭ uzataj por kuraci spirajn malsanojn (tiel nomata speleoterapio).

La plej longa kavernosistemo en Slovakio estas en la Žilina regiono. Komuna longeco de la subteraj koridoroj estas 24 km. El 9 kavernoj du estas alireblaj al vizitantoj - la Demänovská glacia kaverno (Demänovská ľadová jaskyň) kaj Kaverno de Libereco (Jaskyňa Slobody), kiu estas la plej vizitita kaverno en Slovakio.

Por pli da detaloj, vizitu ĉi tiun retpaĝon.

Subĉielaj muzeoj

Se vi scivolemas kiel homoj vivis en Slovakio en pasinteco, ne preterpasu ŝancon viziti subĉielan muzeon. Subĉielaj muzeoj sukcese konservis multajn eksterordinarajn ekzemplojn de originala diversspeca arkitekturo.

La plej granda subĉiela muzeo estas Muzeo de slovaka vilaĝo en Martin, aliaj estas en Banská Štiavnica, Bardejovské Kúpele, Nitra, Zuberec (Muzeo de Orava vilaĝo), Vychylovka (Muzeo de Kysuce vilaĝo), Pribylina, Svidník, Humenné kaj en aliaj lokoj.

Vi povas lerni pri la vivo de slovakaj prauloj ankaŭ en vilaĝoj Vlkolínec kaj Čičmany. En 1977 suba parto de la vilaĝo Čičmany iĝis kultura rezervejo por eviti pluan detruadon de valoraj konstruaĵoj. En ĝi estas 110 konstruaĵoj el kiuj 37 estas naciaj kulturmonumentoj.

Komunumo Vlkolínec (parto de la urbo Ružomberok) estas kultura popolarkitektura rezervejo kaj estas enskribita en la Listo de monda heredaĵo de UNESCO. Ĝi reprezentas vilaĝtipan mezepokan vilaĝeton kun lingna monta kaj submonta arkitekturo.

intro.slovakia.general.source http://sk.wikipedia.org

Monta turismo

Kaj somere, kaj vintre en slovakaj montaroj estas proponataj multaj diversaj aktivaĵoj por agrable pasigi libertempon.

La plej konata turisma loko estas Altaj Tatroj. Tio estas plej alta slovaka montaro, en kiu troveblas multaj raraj specoj de bestoj kaj kreskaĵoj. En Altaj Tatroj estas tri ĉefaj turismaj centroj - Štrbské Pleso, Tatranská Lomnica kaj Starý Smokovec.

Malaltaj Tatroj estas dua plej alta montaro en Slovakio post Altaj Tatroj. Ĝi estas ŝatata ripozloko dum ĉiu jarsezono. Turistoj estas plej alogataj de Kráľova hoľa - unu el la plej multe prikantata monto ĉirkaŭita per amaso de legendoj.

Slovenský raj estas konata pro sia belega naturo kaj estas konsiderata kiel unu el la plej belaj naturareoj en Slovakio. Ĝi havas tre multspecan reljefon – ravinojn, riveretojn kun akvofaloj, karstajn formaĵojn. En ĝi estas konstruitaj vojetoj por turistoj kaj en pli komplikaj lokoj ankaŭ teknikaj helpiloj. En ravinoj de la montaro estas multaj akvofaloj - ekde kelkaj- ĝis kelkdek- metraj.

intro.slovakia.general.source http://sk.wikipedia.org

Termikaj banlokoj

Al aktivaj libertempaj okupoj oni ŝatas aldoni malstreĉiĝon kaj reekhavon de forteco en termikaj banlokoj, kiuj estas multnombraj en Slovakio. Dum la tuta jaro vi povas ripozi en la termikaj parkoj Bešeňová aŭ Aquapark Tatralandia kaj elprovi resanigan potencon de la varmaj fontoj.

Turistoj ŝatas ankaŭ termikan banlokon Podhájska, kies saniga geotermika akvo laŭ kemia enhavo similas al Morta maro. Aliajn termikajn banlokojn kun saniga akvo oni povas trovi en lokoj Nové Zámky, Komárno, Veľký Meder, Rajecké Teplice kaj aliaj.

intro.slovakia.general.source http://sk.wikipedia.org