Skribado de ipsilono

Sonon i, í en la slovaka oni povas skribe esprimi per du literoj:

  • i, í („mäkké i“)
  • y, ý („ypsilon“)

Ipsilono estas skribata kaj en slovakdevenaj kaj en fremdaj vortoj. Vokaloj i kaj y estas prononcataj same, tamen ili foje povas tute ŝanĝi signifon de la vorto:

  • byť [biť] - esti
  • biť [biť] - bati

Baza regulo: Ipsilonon ni neniam skribas post molaj konsonantoj.

Post neŭtraj konsonantoj povas sekvi i aŭ y.

  • vidieť [viďi̯eť] - vidi
  • vysoko [visoko] - alte

Slovakaj lernantoj lernas tiel nomatan liston de elektitaj vortoj (vybrané slová). Tio estas vortoj, en kiuj post neŭtraj konsonantoj oni skribas ipsilonon.

Ofta eraro estas skribado de ipsilono en pluralo de adjektivoj:

Sg.
pekný chlapec /pekni:/

Pl.
Malĝuste: pekný chlapci
Ĝuste: pekní chlapci /pekni:/

La reguloj, kiam uzi i kaj kiam y, estas detale priskribitaj en la verko "Pravidlá slovenského pravopisu" (Reguloj de slovaka ortografio).