Teamo

Edukácia@Internet

Edukácia@Internet

Partizánske, Slovakio | www.ikso.net

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia junulara organizo, kiu subtenas internacian kunlaboron kaj komunikadon en la tuta mondo realigante edukajn projektojn kaj subtenante interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj retaj teknologioj. Ĝiaj projektoj estas direktitaj al interkultura lernado, lingvoj kaj uzado de komputiloj, realigado de retejoj, eldonado de KD-j/DVD-j/libroj, produktado de lerniloj kaj organizado de seminarioj. Krom daŭraj dungitoj, E@I disponas reton da 493 volontuloj (je la 25-a de januaro 2012). La plej sukcesa projekto de E@I estas lernu! (www.lernu.net), portalo por lernado de Esperanto, lanĉita en 2002. La retejo, kiu nun havas pli ol 130 000 registritajn uzantojn, estas disponebla en 37 lingvoj. Evoluigo de simila reta ilo por lernado de la slovaka (www.slovake.eu) estis financata de la Programo por dumviva lernado (LLP) en 2009-2011 kaj havas nun 6000 registritajn uzantojn. Tria retejo, www.deutsch.info, estas nuntempe realigata (komenco de laboro en majo 2013).

Studio GAUS

Studio GAUS

Berlino, Germanio | www.studiogaus.com

Studio GAUS estas ateliero, kiu agas en la kampo de novaj informiloj, kun sidejo en Germano. La societo aktive kunlaboras kun spertaj fasonistoj kaj programistoj el la tuta mondo, por certigi, ke en ĉiu projekto estu specialistoj kapablaj plej bone plenumi la defiojn de la projekto. La agentejo havas ampleksan sperton en planado kaj realigado de kompleksaj multlingvaj retejoj kun granda uzantaro kaj en optimumigo por serĉiloj (SEO), kaj ankaŭ sperton en kunlaborado kun diversaj organizoj kaj firmaoj en internacia nivelo. En la lastaj jaroj la studio okupiĝis ĉefe pri edukaj projektoj. Studio Gaus jam partoprenis en multaj retaj lingvaj projektoj kaj kreis kelkajn retejojn, kiuj utiligas komputil-helpatan lingvolernadon, kelkajn ĝeneralajn edukajn retejojn, ktp. Ĝi mastrumas la portalon lernu!, komplete programis {1} inkluzive de aspekto, administrado de enhavo, administrado de sistemo, traduksistemo, vortaroj, ekzercoj, ktp. Ĝi plu programas www.deutsch.info kaj novajn retejojn por disvastigi lingvojn.

UJOP

UJOP

Bratislavo, Slovakio | cdv.uniba.sk

Jazyková a odborná príprava cudzincov a krajanov - Centrum ďalšieho vzdelávania Univerzity Komenského estas memstara parto de Universitato de Komenio en Bratislavo. Ĝi realigas instruadon de la slovaka kaj de aliaj fakoj por eksterlandaj studentoj, interesiĝantoj el eksterlando kaj samlandanoj. Krom la studprogramoj UJOP eldonas proprajn lernolibrojn, plurmediajn studmaterialojn kaj engaĝiĝas en kreado de metodiko por instruado de la slovaka kiel fremda lingvo. Finstudintoj de la klerigprogramoj ricevas internacie aprobatajn diplomojn pri nivelo de siaj konoj de la slovaka lingvo, kiujn oni donas surbaze de la projekto Testado de lingvaj kompetencoj. Tiu ĉi projekto estis en 2003 premiita per Eŭropa marko por novigaj iniciatoj en lingvoinstruado 2003 (Council of Europe´s Common European Framework of Reference for Languages).

Jazykovedný ústav Ľudovíta Štúra

Jazykovedný ústav Ľudovíta Štúra

Bratislavo, Slovakio | korpus.juls.savba.sk

JÚĽŠ estas ĉefa lingva institucio de Slovaka respubliko, kiu havas longjarajn tradiciojn pretigi akademiajn kaj por pli vasta publiko taŭgajn vortarojn, lingvajn atlasojn kaj publikiaĵojn pri lingvaj esploroj. Rezultoj de ĉeesto en esploro de NLP ebligis al la institucio komenci novan projekton pri nacia korpuso de la slovaka lingvo. Tio estas kolekto de modernaj skribaj slovakaj tekstoj, entenantaj ĉ. 700 milionojn da vortoj. Morfologia analizilo de la slovaka entenas 60 000 vortojn kun ĉiuj iliaj deklinaciaj aŭ konjugaciaj formoj kaj detalan informon pri ilia morfologio. Ĝi ankaŭ havas strukturon de moderna genera vortaro. La institucio ankaŭ preparis kelkajn klarigajn vortarojn, gramatikajn gvidlibrojn kaj aliajn rete haveblajn sciencajn publikaĵojn.

AhojSlovakia

AhojSlovakia

Krakovo, Pollando | www.ahojslovakia.com

AhojSlovakia estas pola firmao kies ĉefa celo estas organizi kursojn de la slovaka por fremduloj en la pola Krakovo, sed ankaŭ en aliaj urboj. Kunlabore kun slovakaj lektoroj oni gvidas dusemestrajn kursojn de diversaj niveloj, individuajn kursojn, retajn kursojn pere de Skajpo, trejnadon de konversacio kaj temajn kursojn taŭgajn specife por dungitoj de firmaoj. Alia aktivaĵo estas Somera lernejo de la slovakaj lingvo kaj kulturo en la slovaka regiono Oravio. La celo estas ne nur la instruado de la slovaka, sed ankaŭ perado de informoj pri Slovakio rekte en la tereno, kun orientiĝo al la regiono Oravio. Dum la somera lernejo okazas vizitoj de partneraj kulturaj kaj klerigaj institucioj. AhojSlovakia kunlaboris pri pluraj projektoj, kiel ekz. Poznajme sa lepšie (Konu ni unu la aliaj pli bone), kune kun urba oficejo en Zakopane, Kurz slovenského jazyka (Kurso de la slovaka) por dungitoj de urba oficejo en la urboj Nowy Sącz kaj Zakopane ka. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri traduka laboro - el la pola al la slovaka kaj male.

MTA Nyelvtudományi Intézet

MTA Nyelvtudományi Intézet

Budapeŝto, Hungario | www.nytud.mta.hu

Research Institute for Linguistics, Hungarian Academy of Sciences (Esplora Instituto pri Lingvistiko, Hungaria Akademio de Sciencoj) estas ŝlosila ludanto en aplikata lingvistiko kaj socilingvistiko en la hungara lingvo. RILHAS kontribuas al kelkaj projektoj financataj de EU en kampoj kiel dulingveco kaj aplikata lingvistiko. Ĝiaj aktivadoj estas direktitaj al evoluigo de iloj kaj fontoj por uzantoj de lingvo kaj esplorado de lingvaj malplimultoj en Hungario, kiu inkluzivas ankaŭ uzantojn de la slovaka.

AhojSlovakia

Poduzetničko razvojni centar Općine Erdut

Dalj, Kroatio | www.porc.opcina-erdut.hr

Poduzetničko razvojni centar Općine Erdut (Entreprena-evoluiga centro de la municipo Erdut) entreprenas en la kroata kaj eŭropa merkatoj. La societo estas aktiva ekde la 1-a de novembro 2007. Ĝi havas sidejon en la konstruaĵo de iama lernejo, kiu estis rekonstruita kun subteno de la Eŭropa Unio kaj de la municipo Erdut. PORC Erdut estas konata kiel tre efika institucio, kiu respondece plenumas defiojn, senĉese observas la merkaton kaj adaptiĝas al ŝanĝoj, kiujn portas tempo. En la estonteco ni volas krei platformon por ricevi laŭeble plej multe da informoj, fontoj kaj scioj, interrilatigi entreprenistojn, lokan registaron kaj loĝantojn, kun la helpo de novaj formoj de kunlaboro. Ni volas subteni daŭripovan evoluon kaj eluzi la eblojn de la Eŭropa Unio, kun emfazo al edukado, protekto de ekzistantaj laborlokoj kaj identigo de ebloj krei novajn laborlokojn en la teritorio de la municipo Erdut. La kapabloj de la societo inkluzivas konsiladon pri entreprenado (krom jura konsilado), diskonigo (reklamado), esploro de merkato kaj de publika opinio, aĉeto kaj vendo de varoj (krom armiloj, municioj, kuraciloj kaj venenoj), komerca perado en nacia kaj eksterlanda merkatoj kaj eldona agado kaj presado.

Vilniaus universitetas

Vilniaus universitetas

Vilno, Litovio | www.vu.lt

Vilniusa Universitato estas unu el la plej malnovaj sciencaj kaj edukaj institucioj en Eŭropo (fondita en 1579). La universitato celas kunigi protekton de kultura heredaĵo kun modernaj ideoj kaj novigadoj. Ĝi subtenas esplorojn en diversaj kampoj kaj estas rekonata je internacia nivelo. La universitato ofertas studojn de ĉiuj formoj kaj ŝtupoj. Celoj kaj agoj de ĝia Filologia fakultato estas universitatnivela instruado de filologio kaj altnivela regado de la litova kaj fremdaj lingvoj. Universitato subtenas novigadojn en metodikoj de lingvoinstruado kaj filologiajn esplorojn.

INALCO

INALCO

Parizo, Francio | www.inalco.fr

INALCO - Institut national des langues et civilisations orientales - INALCO (konata ĉefe sub la nomo Langues O’) estas ŝtata universitata instituto sub aŭspicio de la franca Ministerio de altlerneja edukado kaj esploro, kie estas instruataj lingvoj, historio, civilizo kaj ankaŭ politika, ekonomia kaj sociala vivo de mez- kaj orienteŭropaj landoj, landoj de Azio, Oceanio, Afriko kaj Ameriko. Ĉe INALCO oni instruas apud 93 lingvoj ankaŭ aliajn fakojn - eksterlandan komercadon, komunikadon, la francan kiel fremdan lingvon, internaciajn rilatojn kaj maŝinan lingvoprilaboradon.