Esploroj

La slovaka nacia lingvo estas esplorata precipe en Slovaka Akademio de Sciencoj, kiu estis - tiam kiel Slovaka Akademio de Sciencoj kaj Artoj - fondita en la jaro 1943. Unu el la unuaj akademiaj laborejoj estis Lingvistika Instituto, kiu kadre de sia larĝa orientiĝo okupiĝas pri:

  • baza esplorado de (la slovaka) lingvo
  • verkado de difinaj, tradukaj ankaŭ specialigitaj vortaroj
  • popularigado kadre de lingva kulturo kaj lingva edukado

Dum 65 jaroj de sia ekzisto la instituto okupiĝis pri teoriaj kaj metodologiaj demandoj de lingvistika esplorado, ankaŭ pri esploro de la slovaka (oficiala) lingvo, ĝia sistemo, dinamiko kaj ĉirkaŭaĵo de la sistemo, pri esploro de dialektoj kaj sociaj variantoj de la slovaka, de ekstera kaj interna historioj de la slovaka lingvo, pri sinkrono kaj diakrono. Poste aldoniĝis etimologiaj esploroj de la slovaka, esploroj de rilatoj kaj kontaktoj de la slovaka kun aliaj (precipe la najbaraj) lingvoj kaj kongrue kun t.n. komunik-pragmata turniĝo estis ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento plifortigitaj sociolingvistika kaj kulturologia kampoj, kaj lastatempe sukcese ekuziĝis ankaŭ komputil- kaj korpuslingvistiko (la datumbazo de la Slovaka Nacia Korpuso enhavas pli ol 700 milionojn da tekst-unuoj).

Nuntempe la agado de la instituto okazas kadre de sep sekcioj, kiuj estas: 1. sekcio de nuntempa leksikologio kaj leksikografio; 2. sekcio de lingva kulturo kaj terminologio; 3. dialektologia sekcio; 4. sekcio de historio de la slovaka; 5. sekcio de nuntempa lingvo; 6. sekcio de prilaborado de lingvistikaj datumoj kaj 7. sekcio de la Slovaka Nacia Korpuso.

La slovakistan esploron faras ankaŭ universitatoj en Bratislava, Prešov, Košice, Banská Bystrica, Nitra, Trnava kaj Ružomberok en siaj katedroj de la slovaka lingvo. Ekde 1941 funkcias Slovaka Lingvistika Societo, kiu kunigas sciencistojn kaj fakulojn el slovakistiko, slavistiko, ĝenerala lingvistiko kaj parencaj disciplinoj.