Pri la lingvo
Slovakaj dialektoj estas la komunikiloj, kiujn aŭtoktona loĝantaro en la koncernaj dialektaj regionoj uzas en ĉiutagaj komunumaj kaj laboraj rilatoj kun la plej proksima ĉirkaŭaĵo. La slovakaj dialektoj estas ĝis nun heredataj de generacio al generacio per parola tradicio, kvankam ankaŭ ĉi tie okazas (kompare kun pasinteco) la procezo de "niveligo" (egaligo, iompostioma malapero de diferencoj inter dialektoj kaj oficiala lingvo). Oni distingas tri bazajn grupojn de slovakaj dialektoj:
Divido de slovakaj dialektoj laŭ regiono
a) Okcidentslovakiaj dialektoj
La okcidentslovakiajn dialektojn oni parolas en la regiono de Trenčín, Nitra, Trnava, Myjava kaj en aliaj regionoj.
- Dialektoj de la supra Trenčín-regiono
- Dialekto de la malsupra Trenčín-regiono
- Dialekto de la regiono Považie
- Dialektoj de la meza regiono Nitra
- Dialektoj de la malsupra regiono Nitra
- Dialektoj de la regiono Trnava
- Transmonta dialekto
b) Mezslovakiaj dialektoj
La mezslovakiajn dialektojn oni parolas en la regionoj Liptov, Orava, Turiec, Tekov, Hont, Novohrad, Gemer kaj Zvolen.
- Dialektoj de la regiono Liptov
- Dialektoj de la regiono Orava
- Dialektoj de la regiono Turiec
- Dialektoj de la supra regiono Nitra
- Dialektoj de la regiono Zvolen
- Dialektoj de la regiono Tekov
- Dialektoj de la regiono Hont
- Dialektoj de la regiono Novohrad
- Dialektoj de la regiono Gemer
c) Orientslovakiaj dialektoj
La orientslovakiajn dialektojn oni parolas en la regionoj Spiš, Šariš, Zemplín kaj Abov.
- Dialektoj de la regiono Spiš
- Dialektoj de la regiono Abov
- Dialektoj de la regiono Šariš
- Dialektoj de la regiono Zemplín
- Dialekto de sotakoj (etno ĉirkaŭ la urbo Humenné)
- La dialektoj Už
- Regiono de goralaj dialektoj
- Regiono de ukrainaj dialektoj
- Regionoj kun diversaj dialektoj
- Regiono de hungaraj dialektoj
Jenaj grupoj estas plue dividataj al multaj subdialektoj ("Čo dedina, to reč iná" - ĉiu vilaĝo havas sian propran dialekton), precipe en montaraj regionoj. Ĝuste la montara karaktero de la lando kaŭzis en pasinteco certgradan (parolan) izolecon de loĝantaro kadre de unuopaj distriktoj. Ŝanĝojn kaŭzis ankaŭ ŝanĝo de sociaj tavoloj, migracio de loĝantaro, koloniado, miksiĝo de diversaj dialektotipoj, influo de najbaraj slavaj kaj neslavaj lingvoj, ŝanĝoj en dungiteco de loĝantaro ktp. Laŭ karaktero de dialektoj kaj troviĝo de unuopaj specifaj trajtoj eblas enkalkuli en ĉi tiujn grupojn ankaŭ slovakajn dialektojn en Hungario, Serbio, Kroatio, Rumanio, Bulgario kaj aliaj landoj, kien en pasinteco elmigris grandaj kompaktaj grupoj. Kaze de malgranda nombro de malnovaj skribaj dokumentoj ĝuste slovakaj dialektoj iĝas baza fonto de slovaka historia gramatiko.
Okcidentslovakia dialekto (Lozorno)
Pri geedziĝfesto
Mezslovakia dialekto (Vyšná Boca)
La reĝo Matiaso kaj la ŝafejestro
Orientslovakia dialekto (Záhradné)
Rememoroj pri infanaĝo