Mola prononco de: de, te, ne, le, di, ti, ni, li

Kiam post konsonantoj d, t, n sekvas vokaloj e, i, í, aŭ diftongoj ia, ie aŭ iu, ni prononcas ilin mole - kiel ď, ť, ň.

deti /ďeťi/
teta /ťeta/
pekne /pekňe/
rodina /roďina/
ticho /ťicho/
nikto /ňikto/
dívať sa /ďívať sa/
dieťa /ďi̯eťa/
peniaze /peňi̯aze/
cvičenie /cvičeňi̯e/

Esceptoj: jeden [jeden] , ten [ten] , tamten [tamten] , sveter [sveter] , tip [tip] , politika [politika] , titul [titul] , aliaj fremdaj vortoj ktp.

En slovaka prononcopriskribo ni renkontas regulon, kiu ordonas en ĉi tiaj kazoj moligi ankaŭ konsonanton l. Tamen nuntempe ĝi estas en tiaj situacioj plejofte prononcata malmole.

ale oni prononcas kiel /ale/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /aľe/
lebo oni prononcas kiel /lebo/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /ľebo/
lipa oni prononcas kiel /lipa/, malgraŭ ke la prononco estas skribata /ľipa/